Volontuloj de TEJO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volontulino Julia Noe deĵoranta ĉe la TEJO-budo dum la 93-a UK en Roterdamo (2008).

Volontulo de TEJO estas persono, kiu volontule laboras kiel oficisto por TEJO. En lastaj jaroj estas ĉiam unu TEJO-volontulo, kiu laboras en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kies funkciperiodo estas inter unu kaj du jaroj kaj kiu por sia laboro ricevas modestan monatan financan rekompencon kaj loĝas senkoste en la volontula ĉambro de la Centra Oficejo.

Historio

Rikardo Cash estis verŝajne la unua juna esperantisto dungita je la servo de TEJO. En septembro 1969 ĝis septembro 1970, li estis sekretario de la komisiono pri neesperantistaj organizoj (NEJO-komisiono) de TEJO. Tiu komisiono kreita de Humphrey R. Tonkin kaj Hans Bakker baldaŭ fariĝis Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER). De oktobro 1970 ĝis julio 1972, tiun taskon plenumis Jeanne-Marie LIOUVILLE, kiu en julio 1971 estis elektita TEJO-vic-prezidantino , ŝarĝita pri Eksteraj Rilatoj. Ambaŭ Rikardo kaj Jeanne-Marie estis dungitoj de Stichting voor Internationale Kommunikatie (Fondaĵo por Internacia Komunikado), nederlanda fondaĵo kreita de Hans Bakker cele al financado de tiuj TEJO-oficistoj. En la postaj jaroj (1972/73 kaj 1973/74) funkciis kiel Sekretarioj pri Eksteraj Rilatoj Janet SLY, Jim Cushing, kaj Radinka Gavrilovic. La oficejo troviĝis en Amsterdamo, en ejo luita de Stichting voor Internationale Kommunikatie; foje ankaŭ en la Internacia Esperanto-Instituto (en Hago), kiu konsentis helpi kiam TEJO perdis la ejon. Poste, tamen, UEA akceptis en sia centra oficejo la junan deĵoranton pri la eksteraj rilatoj de TEJO; ŝajne la unua plentempa volontulo de TEJO kiu laboris en Roterdamo, fine de la 70-aj jaroj, estis Ian Tarrant, kiu poste fariĝis TEJO-estrarano respondeca pri eksteraj rilatoj de 1980 ĝis 1982.

Listo

Jen nekompleta listo de la volontuloj de TEJO (tiuj kiuj laboris plentempe en la centra oficejo en Roterdamo). Inter krampoj estas menciataj volontuloj aliaj (ne nepre laborintaj por TEJO).

Fontindikoj

  1. Esperanto, 1977, marto, p. 47.
  2. AnnaSkudlarska (arĥiva kopio)

Vidu ankaŭ