Volta Kinejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Volta Kinejo, aŭ en angla Volta CinematographVolta Electric Theatre (poste renomigita Lyceum Picture Theatre) estis kinteatro en Dublino kaj la unua ejo dediĉita al kino en Irlando. La loko estis ĉe 45 Mary Street kaj poste estis malkonstruita kaj okupita nune de vendejaro.

Komence de la 1900-aj jaroj, la demndo por kino estis granda kaj aperis kinejoj tra la tuta mondo. Post viziti Trieston, la verkisto James Joyce decidis alporti kinon al Irlando, kaj danke al helpo de liaj slovenaj[1] amikoj, li stablis la Cinematograph Volta ĉe Mary Street. Ĝi malfermixgis la 20an de Decembro 1909. La malfermiga vespero montris eklektisman programon, kun komedio Devilled Crab, misterfilmoj Bewitched Castle, La Pourponièrre, The First Paris Orphanage, kaj The Tragedy of Beatrice Cency.[2][3]

Joyce tiuj seniluziiĝis pri la aventuro, ĉar la kinejo montris ĉefe filmojn el Eŭropo kaj Italio, ege malŝatataj de tiamaj dublinanoj. Post sep monatoj, Joyce retiriĝis kaj la kinejo estis vendita al la British Provincial Cinema Company. Ĝi restis malferme ĝis 1919. Postaj remalfermoj okazis sensukcese.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Civitanoj de Auŝtro-Hungario, kvankam slovenaj naciece.
  2. Cinema and Ireland, p 5
  3. James Joyce de Richard Ellman. Oxford University Press, New York 1959, 1982. p. 303. ISBN 0-19-281465-6.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • The Cambridge History of Twentieth-Century English Literature (New York: Cambridge University Press, 2004) (at 342-343)
  • Kevin Rockett, Luke Gibbons and John Hill, Cinema and Ireland (Croom Helm, 1987) (at 5-6)
  • Bruce Stewart, James Joyce (Oxford University Press, 2007) (at 48-49)
  • The Jameson Dublin International Film Festival, "Volta Award"