Voltao (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voltao
Voltao kaj Adome-ponto kruciĝas sude de Akosombo-baraĵo
rivero
Bazaj informoj
Situo Burkino, Ganao
Akvokolekta areo 407 093 km²
Averaĝa trafluo 1 210 m³/s
Fluo
Enfluejo Gvinea Golfo
Geografio
Mapo de Voltao kun ties ĉefaj alfluantoj, Nigra Voltao, Blanka Voltao kaj Ruĝa Voltao
Mapo de Voltao kun ties ĉefaj alfluantoj, Nigra Voltao, Blanka Voltao kaj Ruĝa Voltao
Map
vdr

Voltao [1] estas rivero en Okcidentafriko kiu enfluas Gvinean Golfon. Ĝi havas tri ĉefajn alfluantojn – Nigran Voltaon, Blankan Voltaon kaj Ruĝan Voltaon. La rivero donis sian nomon al Franca Supera Voltalando kaj poste al Supera Voltalando antaŭ ol tiu lando estis renomita al Burkino en 1984.

Voltao-Lago en Ganao estas la plej granda baraĵlago en la mondo, etendiĝante de la Akosombo-baraĵo en sudorienta Ganao ĝis la urbo Yapei, proksimume 400 kilometroj pli norde. La lago generas elektron, disponigas enlandan transporton, kaj estas eble valora resurso por irigacio kaj fiŝbredado. La profundo de la rivero sumiĝas je 14 m en Voltao-Lago. La rivero estas krucita de la Adome-ponto.

La portugaloj aĉetis multon da sia oro de loĝantoj de tiu regiono dum la Renesanco. La rivero estis nomita fare de tiuj portugalaj orokomercistoj; ĝi estis ilia ekstrema amplekso de esplorado antaŭ ol reiri al Portugalujo ("volta" estas portugala por "tordaĵo" aŭ "turno"). La nomo de la rivero signifus "Rivero de Reveno" (portugala: Rio da volta) eble ĉar ĝi estis kie la ŝipoj turniĝs kaj direktiĝis hejmen.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.1247

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]