Volvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Volvo signifas en Esperanto unu ĉirkaŭiron de io volvita; legu: volvado, induktobobeno

Volvo

Volvo.svg
Jura formo sveda akcia kompanio (Aktiebolag)
Dato de fondo 1927
Sidejo Gotenburgo, Svedio
Estr(ar)o Leif Johansson
Dungitoj ĉ. 100 000 (en 2007)
Spezosumo 285 miliardoj da svedaj kronoj (en 2007)
Agokampo aŭtomobila industrio, motoroj (ankaŭ de ŝipoj, aviadiloj, kosmoveturiloj, industriaj maŝinoj)
TTT www.volvo.com (multlingva)
v  d  r
Information icon.svg
Volvo 480es

Volvo estas sveda produktanto de veturiloj kaj maŝinoj. La nomo signifas "mi ruliĝas" kaj venas el la latina lingvo (volvere = ruliĝi).

En 1999, la person-aŭtan parton transprenis Ford. Tiel oni devas distingi inter Volvo Group kaj Volvo Car Corporation. Ene de la Ford-konzerno apartenas Volvo al Premier Automotive Group, al kiu apartenas ankaŭ Jaguar, Land Rover kaj Aston Martin.

Volvo-Grupo (Volvo Group)[redakti | redakti fonton]

La ĉefsidejo de la entrepeno estas en Göteborg en Svedio. La entrepena grupo de Volvo laborigas tramonde ĉ. 72.000 kunlaborantojn (stato 2002).

Jam ekde la fondo de Volvo apartenas al la produktaro diversaj omnibusoj (Volvo Buses), ŝarĝaŭtoj (Volvo Trucks) kaj konstrumaŝinoj (Volvo Construction Equipment). Al la entreprena grupo apartenas ankaŭ la Volvo Penta (industriaj kaj ŝipmotoroj) kaj Volvo Aero (propulsioj kaj ties partoj por la aviada kaj kosma veturado). Volvo funkciigas ankaŭ la bankajn servojn „Volvo Financial Services”.

La unuaj busoj estis produktitaj jam en 1928 surbaze de ŝarĝaŭto-skeleto, sed la busproduktada branĉo iĝis sendependa nur en 1968 kiel Volvo Buses. Hodiaŭ Volvo Buses estas la dua plej granda bus-produktanto.

La entrepreno Volvo Penta estiĝis en 1930 per transpreno de akcia plimulto de Penta-uzinoj, kiuj liveris jam la unuajn motorojn al la unuaj Volvo-j. Oni fondis en 1935 la entreprenon Volvo Penta en Göteborg. La plej konataj evoluigoj estis Aquamatic, revolucia kombinado de interna kaj ekstera ŝipa motoro, kaj Duoprop-moviga sistemo. En Volvo Ocean Race inter 2001-2002 havis jam ĉiu veljaĥto du Penta-movigajn motorojn surborde por necesego.

Volvo Aero nomiĝis pli frue la Volvo Flygmotor kaj fondiĝis en 1941 per transpreno de akcia plimulto de Svenska Flygmotor AB. Volvo Aero produktis ŝtalan movigilon por la ĉasaviadilo Saab JA37B Viggen kaj evoluis raketopropulsion kaj ajuton.

Volvo Car Corporation[redakti | redakti fonton]

Volvo kiel markonomo estas konata antaŭ ĉio pri la samnoma aŭtomobilo-produktanto Volvo, kiu laborigas tramonde ĉ. 99.000 homojn kaj produktas ĉ. 420.000 aŭtojn jare (ambaŭ laŭ stato el 2001). Volvo havas la reputacion de sekuraj aŭtomobiloj, la tielnomatan "Sekurecon el la sveda ŝtalo". La pli malgranda sveda konkuranto estas la Saab, apartenanta al General Motors.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondintoj de Volvo estis Assar Gabrielsson kaj Gustaf Larsson. Ili laboris de 1917 ĝis 1920 ĉe SKF AB (Svenska Kullagerfabriken). Assar Gabrielsson estis vedista estro, Gustaf Larsson inĝeniero. Jam ekde 1924 – post hazarda konatiĝo – ili ambaŭ planis jam la svedan aŭtomobilan industrion. Aŭtune de 1924 komenciĝis la konstruaj laboroj de la unua veturilo. Aŭguste de 1926, ili estis konvinkitaj, ke la veturila produktado ekonomie sukcesos.

La firmao Volvo estis fondita el SKF jam en 1915 kiel filio sub nomo Volvo (lat. mi ruliĝas), kiu iĝis varosimbolo. La nomo post 1919 ne estis pluportita. Aŭtune de 1926, la SKF-estraro estis konvinkita pri iniciato de aŭtomobila produktado. SKF donis la jam ekzistantan firmaon Volvo kaj igis Assar Gabrielsson-on ĝenerala direktoro ekde 1-a de januaro de 1927.

La 14-an de aprilo 1927 forlasis la unua seria Volvo – Volvo ÖV4 "Jakob" – la uzinhalon sur insulo Hisingen ĉe Göteborg. La ÖV4 (Öppen Vagn) estis kvarcilindra malferma aŭtomobilo. Somere de 1927 aperis PV4 (Person Vagn), kvarcilindra ferma personaŭto. En la jaroj de 1927 ĝis 1929 estis venditaj el tiuj du tipoj 996 ekzempleroj en diversaj varientoj.

Ĝis 1958 aperis de Volvo pliaj 10 diversaj serioj. La vendonombroj ne superis la jaran vendonombron de 6.200 venditaj veturiloj.

La 12-a veturila serio atingis internacian sukcesegon. La Volvo Volvo PV444 (1947–1958) (ĝiba Volvo) kaj ties posteulo la Volvo PV544 (1958–1965) atingis la vendonombron suman de 440.000 veturiloj.

la sekva serio estis la Volvo P120, konata ankaŭ kiel "Volvo Amazon" (19561970), el kiu oni produktis 667.322 aŭtomobilojn. En tiu ĉi veturilo debutis la sekurzono kaj pli poste la kapoapogilo. Per tio firmigis Volvo sian reputacion de produktanto de longdaŭraj kaj sekuraj aŭtoj.

Inter 1960–1973 estis produktita la serio de Volvo P1800 – netipa sporta aŭto por Volvo. Tiu Volvo P1800 estis konata el la televida serio "Simon Templar" kun Roger Moore. La sportkombia 1800 ES estis produktita en 8000 ekzempleroj.

Inter 1974 kaj 1980 surmerkatiĝis la Volvo C303 Cross Country. Temas pri senkompromisa ekstervoja (mkampara) veturilo, kiu estis evoluigita ĉefe por la armeo. Krom la kutima 2-aksa varianto estis aĉetebla eĉ 3-aksa ĉiurada speco. Kelkaj modeloj eniris la civilan uzon.

Pliaj tipoj:


Modeloj de nuntempo[redakti | redakti fonton]

Granda sukceso estis la mezklasa modelo Volvo 850 komence de la 1990-aj jaroj, ĉefe kiel kombivarianto. Post ekstera kaj noma ŝanĝo al Volvo V70 (kombio) kaj Volvo S70 (limuzino) estis la modelo ŝanĝita al Volvo S60 kaj Volvo V70. Intertempe aperis ankaŭ la ekstervoja varianto Volvo XC70.

Anstataŭ la modeloj de 440/460 aperis Volvo S40/V40. Ĉar Volvo ne havis sufiĉan resurcon pro produkti tion, la firmao kunlaboris en Joint-Venture kun Mitsubishi. Tiel la ĉasio de S40/V40 kaj tiu de Mitsubishi Carisma estis identaj. En 2004 aperis sur la merkato la limuzino kun la sama nomo Volvo S40 kaj la kombio Volvo V50.

La pli granda serio 940/960 estas movata per 4–6-cilindra eksplodmotoro, la 960 havas motoron kun trilitra cilindra volumeno, kaj estis alinomata pli poste al V90 (kombio) kaj S90 (limuzino).

Ekde 1996 ekzistas denove kupeo kun nomo Volvo C70, kiu estis konstruita kiel kabrioleto kaj havas la saman motoron kiel tiu de V70-serio. La produktado de la kupeo momente ripozas, la kabrio havas ankoraŭ iometan ŝancon pr pluprodukto.

Ekde 2002 estas en programo la granda SUV Volvo XC90, kiu ekde 2004 aĉeteblas – pro postuloj de la nordamerika merkato – ankaŭ kun ’’Smallblock’’-V8-motoro. Tiu motoro, evoluigita kun Yamaha, estas la unua V8-motoro en la historio de la aŭtomobil-historio de Volvo kaj kiu povos aperi en aliaj serioj.

modela trarigardo[redakti | redakti fonton]