Volyňka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volyňka
Fonto de Volyňka
rivero
Bazaj informoj
Longeco 46,1 km
Akvokolekta areo 413 km²
Averaĝa trafluo ĉe enfluo 3,09 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 115 m
Enfluejo Otava
- Alteco 388 m
Geografio
Alfluantoj Spůlka, Peklov
vdr

Volyňka estas rivero en Ĉeĥio, trafluanta la sudokcidentan parton de la lando. Ĝi fontas ĉe Světlá hora en la montaro Šumava kaj en la urbo Strakonice ĝi enfluas la riveron Otava. Altecdiferenco inter la fonto (1 115 msm) kaj la enfluo (388 msm) estas 727 m. La rivero longas 46,1 km, ĝi forkondukas akvon el la teritorio kun areo 413 km², averaĝa trafluo ĉe la enfluo estas 3,09 m³/s.

En la supra parto ĝi estas sovaĝa kaj mallarĝa (maks. 3-5 m), kun ŝtonoza fundo, ekde la enfluo de Arnoštský potok ĉe Vimperk ĝi estas navigebla por akvosportistoj. Kampadejoj ĉe la rivero mem ne ekzistas, tranoktado eblas nur en Vimperk, Volyně kaj Strakonice.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]