Vomado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vomado

Vomado estas konvulsia elĵeto de la stomak-enhavo tra la buŝo.

Necesas distingi inter vomemo kaj vera vomado. Ofte ni sentas nur emon al vomado, sed la vomado mem ne venas.

Multaj bestoj, precipe birdoj, uzas vomadon por nutri siajn idojn per duone digestita nutraĵo.

Ĉe la homo la vomado estas simptomo de malsano aŭ de engluto de nefreŝaj manĝaĵoj, kiujn la stomako ne povas digesti kaj tial elsputas la danĝeran enhavon pli frue ol ĝi povas veneni la la organismon.

Vomadon kaŭzas ankaŭ troa manĝado, precipe troa drinkado de alkoholaĵoj. En la mezepoko festenantoj ofte vomis intence por purigi la stomakon kaj por povi daŭrigi la festenadon.

Vomado povas havi ankaŭ psikajn motivojn, kiam ni vidas vomantan personon aŭ ion alian, kion nia subkonscio taksas kiel abomenaĵon.

Kiam la stomako elĵetas la vomaĵon, aŭtomate fermiĝas la laringo, por ke la vomaĵoj ne povu penetri en la spirvojojn. Sed homo vomanta en deliro aŭ eĉ en sveno povas sufokiĝi aŭ la putrogasoj povas veneni liajn pulmojn. Tre danĝera estas vomado ĉe suĉinfanoj, kiuj ofte vomas dormante kaj povas per vomaĵo sufokiĝi.

Kiam iu manĝis toksan manĝon, ekzemple fungojn aŭ netaŭgajn aŭ tro multajn medikamentojn, estas necese rapide vomigi la pacienton per vomigaj rimedoj por purigi lian stomakon pli frue ol la veneno sukcesos penetri en la korpon. Se la vomado ne sukcesas, necesas la stomakon ellavi kaj elpumpi.

La vomanta persono bezonas trankvilon en varma medio. Estas taŭge meti en lian buŝon pecon de glacio.

Se la vomaĵo enhavas ankaŭ sangon, temas pri simptomo de grava malsano kaj necesas konsulti kuraciston. Specimenon de la vomaĵo necesas alporti por laboratoriaj analizoj.

Metafore estas vomaĵo uzata ankaŭ kiel sinonimo de abomenaĵo aŭ kiel insulto kontraŭ io malagrabla.

Vidu ankaŭ