Voor een verloren soldaat
| Voor een verloren soldaat | |
|---|---|
| Originala titolo | Voor een verloren soldaat |
| Produktadlando | |
| Originala lingvo | nederlanda |
| Kina aperdato | 1999 |
| Daŭro | 92 min. |
| Ĝenro | Komedio |
| Reĝisoro(j) | Roeland Kerbosch |
| Laŭ la verko de | romano de Rudi van Dantzig |
| Muziko | Joop Stokkermans |
| Ĉefrolantoj | Maarten Smit, Jeroen Krabbé, Andrew Kelley, Freark Smink, Elsje de Wijn |
| Distribuo | Malofilm Distribution
Concorde Picture |
| IMDb | |
Voor een verloren soldaat [Por perdita soldato] estas nederlanda filmo de 1992, bazita sur la samnoma membiografia romano de la baletisto kaj baletestro de Rudi van Dantzig.[1][2]
Intrigo [redakti]
La filmo temas pri la amseksa rilato inter infano 12-jara (Dantzig) kaj kanada soldato dum la lastaj monatoj antaŭaj al la liberigo de Nederlando de la nazia okupacio dum la Dua Mondmilito.
Jeroen (Jeroen Krabbé) rememoras la momenton de 1944 kiam li (Maarten Smit) kaj aliaj knaboj estas senditaj de iliaj gepatroj el la urbo, kiu suferas malabundon de nutraĵoj, al la kamparo, por ke ili povos eskapi de la milito. Tie Jeroen enloĝiĝas ĉe familio de fiŝistoj de angiloj; tamen, malgraŭ la abundo de nutraĵoj, li sentas fortan nostalgion.
La aferoj ŝanĝas kiam la vilaĝo estas liberigita de la kanadaj trupoj. Tiam li konatiĝas kun Walt Cook (Andrew Kelley), kanada soldato pli mapli 20-jara, kiu iĝas sia amiko. Jeroen delektiĝas kontemplante la soldaton en la duŝejoj, kaj la rilato inter ili alvenas fine al seksumado. Liaj adoptaj gepatroj konscias pri la proksimeco inter Jeroen kaj la soldato, sed en la filmo restas neklare ĉu ili konas la seksan naturon de la rilato.
Kelkaj tagoj poste, la trupoj de Walt ricevas la ordonon retreti kaj Walt foriras sen adiaŭi Jeroen-on. Tiu ĉi restas kun ŝirita koro, ĉar li nur konservas foton kiel memoraĵo de la soldato. Post kiam la milito finiĝas li revenas en Amsterdamon ĉe sia familio kaj decidas iam iri al Usono.
La filmo finiĝas per plenkreska Jeroen, kiu memoras kun amo la historion kaj provas esprimi ĝin per baleta danco. Dum li sin ekzercas, lia asistanto donas al li koverton. Kiam li malfermas ĝin trovas grandigon de la sola foto lia kun sia gastiga familio, kaj ankaŭ freŝadatan grandigon de la identiga insigno de la soldato. Li rimarkas tiam, ke jam venis la tempo, post tiom da jaroj, por retrovi lian perditan soldaton.
Referencoj [redakti]
- ↑ Crawford, Joel. "Voor een verloren soldaat" (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. III, n-ro 1 (vintro 1993), pp. 80-83.
- ↑ Utrecht, Luuk. Rudi van Dantzig: A controversial idealist in ballet (angle). Zutphen: Walburg Pers, 1992. ISBN 906011776X.