Voroa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Voroa
Võro
precipa teritorio de la voroa (flave)
precipa teritorio de la voroa (flave)
Parolata en sudo de Estonio
Denaskaj parolantoj ĉ. 70 000
Oficiala statuso
Reguligita de Võro-Instituto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 et (estona)
  ISO 639-2 est (estona)
  ISO 639-3 vro
  SIL VRO (Võro), EST (estona)
v  d  r
Information icon.svg

La voroa lingvo - voroe võro kiiĺ - estas variaĵo de la baltmar-finnaj lingvoj, do de la nordeŭropa tipo de finn-ugraj lingvoj, kaj parolatas en la suda parto de Estonio. Kutime ĝi konsideratas dialekto de la estona lingvo, sed ĝi havas malsamojn en fonetiko, morfologio, sintakso, kaj leksiko, kaj havas sian propran skriblingvon. Tial iuj lingvistoj ankaŭ konsideras ĝin kaj la setoan kune aparta branĉo de la finn-ugra lingvaro, kategoriigita "sudestona lingvo". Parolas la voroan pli-malpli 70 000 homoj, kiuj plejparte vivas en la sudo de Estonio. La estonia ŝtato ekde sia resendependiĝo en 1991 rekonas la lingvon "aŭtoĥtona regiona lingvo de Estonio" kaj subtenas ĝian kulturon.

La historia regiono Võromaa, do "lando de vorooj", konsistas el la ok komunumoj Karula, Harglõ (estone Hargla), Urvastõ, Rõugõ, Kanepi, Põlva, Räpinä (estone Räpina) kaj Vahtsõliina. Tiuj komunumoj estas precipe parto de la distriktoj Võru kaj Põlva, kvankam etaj partoj ankaŭ apartenas al la distriktoj Valga kaj Tartu.

Historio[redakti | redakti fonton]

La voroa konsideratas malplej influata de la nordestonaj dialektoj, kiuj domine influis la norman estonan lingvon. La "sudestona" historie ankaŭ parolatis pli sude kaj pli oriente de la historia regiono Võromaa (en la nuntempaj ŝtatoj Latvio kaj Rusio). Komparate kun aliaj sudestonaj dialektoj kiel Mulgi, Tartu kaj la setoa, la voroa konservis la plej multajn el siaj karakterizaj ecoj.

Unu el la plej fruaj tekstoj en sudestona lingvo estas traduko de la Nova Testamento (Wastne Testament), publikigita en 1686 veröffentlicht wurde. En 1885 Johann Hurt publikigis la plej signifan legolibron de la voroa, titolita Wastne Wõro keeli ABD raamat. Komence de la 20-a jarcento s domino de la norma estona lingvo kiel ŝtata lingvo de la en 1918 fondita respubliko Estonio kaŭzis fortan signifoperdon de la voroa kiel skriba lingvo. Nur komence de la 1990-aj jaroj ĝi estis revivigita.

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

Pro penoj de la Võro-Instituto la voroa intertempe estas normigita lingvo(variaĵo). La lingvo estas instruata en 26 lernejoj, se oni kune sumigas la voroan kaj la setoan. La vorolingva gazeto Uma Leht aperas dufoje po monato.

Ortografio[redakti | redakti fonton]

flago de la voroa lingva komunumo

La voroa kiel ankaŭ la estona kaj finna uzas la latinan alfabeton. La plej multaj literoj, aparte ankau ä, ö, ü kaj õ, signas la samajn sonojn kiel en la norma estona. Ekzistas la sekvaj esceptoj:

q estas signo de glota halto, y estas vokalo simila al la rusa litero ы (kaj ne simila al la finna y!), kaj la dekstra korno ´ signas la palatigon de konsonantoj: , , ĺ, ń, ś, ktp. En kazo de tipografiaj problemoj anstataŭe (kiel ankaŭ en la gazeto Uma Leht) anstataŭ la dekstra korno sur la konsonanto povas metiĝi apostrofo tuj post ĝi. En la voroa ĉiuj konsonantoj krom j kaj q povas esti palatigataj.

Ekzemplo de la lingvo[redakti | redakti fonton]

Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Võro: Kõik inemiseq sünnüseq avvo ja õiguisi poolõst ütesugumaidsis. Näile om annõt mudsu ja süämetunnistus ja nä piät ütstõõsõga vele muudu läbi käümä.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]