Voronja-kaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Voronja-kaverno (ankaŭ Krubera-kaverno) estas kaverno en Abĥazio, Kartvelio. La kalkŝtona kaverno troviĝas en la Arabika Masivo en okcidenta Kaŭkazo. Ĝi estas la plej profunda kaverno de la mondo kun min. 2.191 m vertikala profundo.

La enirejo al la kaverno situas en alto de 2.250 metroj. La kaverno entenas diversajn vojojn, subterajn akvofalojn, lagojn, ŝaĥtojn de ĝis 115 metroj. Ĝi havas grandan halon en profundo de 1.710 metroj.

La kavernon malkovris en 1960 kartvelaj geologoj. Ĝi estas esplorita ĝis profundo de 340 metrojn en la 1980-aj jaroj. Ekde aŭgusto de 1999, ĝi estas sisteme esplorita. En januaro de 2001, atingis kavernaj esploristoj de la Ukrainia Speleologia Unuiĝo la profundon de 1.710 metroj. La Cave Exploration Team (CAVEX) sub gvido de ukraino Oleg Klimĉuk atingis profundon de 2.040 metroj en somero de 2005, en oktobro eĉ 2.164 metrojn. Oni supozas, ke la kaverno estas pli profunda. En septembro de 2007, ekspedicio de Aleksander Klimĉuk atingis profundon de 2.191 metroj.

Literaturo

  • Alexandre Klimchouk, Youri Kasjan: A la recherche du moins 2000. Le gouffre Krubera (Voronya). In: Spelunca. Volumo 82, 2, P. 15–24, Parizo, 2001