Vorstadtkrokodile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vorstadtkrokodile
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Max von der Grün
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1976
vdr

Vorstadtkrokodile [foaŝtatkrokodile] estas porinfana romano origine germanlingva de la verkisto Max von der Grün. La romano publikiĝis en 1976 kaj ankoraŭ nuntempe ofte legiĝas en lernejaj klasoj de Germanlingvio. Subtitolo de la romano estas „Eine Geschichte vom Aufpassen“ - "historio pri atentado".

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La "antaŭurbaj krokodiloj" - germanlingve "Vorstadtkrokodile" - estas infana bando, kiu akceptas novajn membrojn nur post paso de danĝera ekzameno pri kuraĝo. Kiam la 10-jaraĝa knabo Hannes kadre de tia ekzameno glitas en vivdanĝerigan situacion, preskaŭ ĉiuj ŝokitaj grupanoj fuĝas kaj nur la rapida ago de la knabino Maria, kiu vokas fajrobrigadon, savas lin. Pro la danĝera ago li estas punata per malpermeso eliri el la familia loĝejo, per malpermeso rigardi televidon kaj per similaj pedagogiaj agoj, tiel ke en la sekvaj tagoj li havas multan tempon rigardi el la loĝejaj fenestroj kaj paroli kun sia panjo - aparte pri la paralizita kaj rulseĝe moviĝanta samaĝulo Kurt, kiun li antaŭe neniam atentis. Li amikiĝas kun Kurt kaj ankaŭ volas membrigi lin en la infana grupo. La grupanoj komence ne pretas akcepti lin, ĝis ili ekscias ke li observis ŝteladon en la kvartalo. La grupanoj provas kaj sukcesas trovi la ŝtelintojn: Iom ili diskutas ĉu raporti la informon al la polico, ĉar unu el la ŝtelintoj estis la pli aĝa frato de grupano, sed fine ili tamen informas la policon kaj ricevas honorigan mondonacon.

Fono[redakti | redakti fonton]

Max von der Grün dediĉis la libron je sia paralizita filo Frank, kaj provis per la romano kontribui al pli bona integrigo de handikapitaj infanoj kiel Kurt kaj Frank en grupojn de nehandikapitaj infanoj.

Filmaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

La filma adapto Die Vorstadtkrokodile de 1977 en la scenaro iom diferencas de la romano. Ekzemple la knabo Hannes ne saviĝas fare de la knabino Maria, sed fare de la handikapita knabo Kurt, kiu observis la ekzamenon pri kuraĝo kaj la akcidenton tra sia teleskopo kaj vokis fajrobrigadon.

La kineja adapto de 2009 havis ankoraŭ kelkajn pliajn ŝanĝojn: ekzemple la paralizita knabo en ĝi nomiĝas Kai kaj la grupestro Olaf nomatas Olli. Ĝi publike montriĝis ekde la 26-a de marto 2009, kaj en 2010 kaj 2011 havis du daŭrigajn kinejajn filmojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Max von der Grün: Vorstadtkrokodile. eldonejo Bertelsmann, Munkeno 2002, ISBN 3570211886.
  • Max von der Grün: Vorstadtkrokodile. Audionauten, Munkeno 2006, ISBN 3866043163, sonlibro.