Vortica energio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vortica energio estas tipo de akvoenergio, kiu produktiĝas pro obstakloj en riveroj per estiĝo de vorticoj. ĝi celas eluzi energion el pigraj riverfluoj kaj oceanaj fluoj (malpli ol 1,6 km/h)

La novatipajn generatorojn inspiris moviĝo de la fiŝoj. La sistemo konsistas el cilindroj, ligitaj al risortoj kaj setligitaj paralele al la fludirekto. Kiel akvo preterfluas la cilindrojn, estigas vorticojn, kiuj movas la cilindrojn supren-suben. La tiel estiĝantan vibradon transformas la sistemo al eletra energio.

Margrunda sistemo sur unu kvadrata kilometro povas produkti energion de 51 vattoj, okaze de flurapido de 3 knotoj.

Tiun metodon evoluigis teamo de la Universitato de Miĉigano, kiu nomas la teknologion VIVACE (Vortex Induced Vibrations Aquatic Clean Energy).

Oni fondis la kompanion Vortex Hydro Power por surmarketigi la teknologion.

Referencoj, angle[redakti | redakti fonton]