Vorto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vorto morfologie estas libera unuo de paroladoskribado kaj simbolas iun signifon. (Per "libera unuo" oni volas diri unuon kiun oni povas uzi sen bezono de kunmetaĵo.) Ekzemple, en KATO, oni havas du unuojn: KAT- kaj -O, KAT- havas (leksikan) signifon, estas radikalo (vortradiko), kaj -O havas ankaŭ signifon (gramatikan), indikas la klason de la vorto, sed oni ne povas diri "KAT" aŭ "O", aŭ diri "OKAT" anstataŭ "KATO", tial oni nomas "KAT-" kaj "-O" malliberajn formojn, sed "KATO", liberan formon. Vorto povas konsisti el unu aŭ pluraj morfemoj. Se ĝi estas unuelementa estas simpla vorto, se ĝi estas multelementa estas kunmetita vorto.

Vorto semantike estas kutima signo per kiu oni esprimas ideon. Trovi la ideon kiun esprimas proponita vorto, estas vortanalizo. Konstrui la vorton, kiu elvokas proponitan ideon estas vortsintezo. Sekve, sintezi estas tasko de skribanto aŭ de parolanto, dum analizi estas tasko de leganto aŭ de aŭskultanto.

Enhavo

[redakti] Plej longaj nacilingvaj vortoj

[redakti] Interesaĵoj

  • senkonsonanta ĉeĥa vorto: čtvrthrst (kvarono de plenmano)

[redakti] Vortoj por vort(spec)oj

Semantike: Sinonimo - Antonimo
Homonimo - Paronimo

Vortlude: Anagramo - Palindromo - Logogrifo

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vorto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Citaĵo
« Afabla vorto pli atingas ol forto. »
Citaĵo
« De bona vorto lango ne doloras. »
Citaĵo
« Li vorton en la poŝo ne serĉas. »

[redakti] Referencoj

  1. Lernu


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj