Vortodivido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vortodivido estas dispartigo de vorto inter la fino de unu teksta linio kaj la komenco de la tujsekva linio, precipe en okazo kiam en la unua linio ne eblas loki la vican vorton, kvankam tie ja restas iom multe da spaco; streketo post la unua parto fine de la unua linio indikas, ke la vorto estas daŭrigota en la sekva linio.

Ekzemple (la unua alineo de la «Bulonja deklaracio»):

  01234567890123456789012345678901234   01234567890123456789012345678901234
  
  Ĉar    pri   la   esenco    de   la   Ĉar pri  la esenco de  la esperant-
  esperantismo   multaj   havas   tre   ismo multaj havas tre malveran ide-
  malveran     ideon,     tial     ni   on,  tial ni  subskribintoj, repre-
  subskribintoj, reprezentantoj de la   zentantoj de la Esperantismo en di-
  Esperantismo en  diversaj landoj de   versaj landoj  de la mondo, kunven-
  la   mondo,   kunvenintaj   al   la   intaj  al  la  internacia  Kongreso
  internacia Kongreso Esperantista en   Esperantista  en  Boulogne-sur-Mer,
  Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ   trovis necesa  laŭ la propono de la
  la  propono  de  la  aŭtoro  de  la   aŭtoro de  la lingvo Esperanto doni
  lingvo Esperanto  doni la sekvantan   la sekvantan klarigon:  (...)      
  klarigon:  (...)


Oni uzas vortodividon precipe pro konsideroj estetikaj: sen vortodivido en iuj linioj restas tro multe da malplena spaco (precipe se oni kompostas mallarĝajn kolumnojn, en tia okazo iujn vortojn tute ne eblas loki en la preskribitan linilongon). Krome, teksto kun vortodividoj ŝparas lokon sur la paĝo.

Aliflanke, teksto kun vortodividoj estas malpli flue legebla; tial oni evitas vortodividon en libroj por malgrandaj infanoj.

Vortodivida signo[redakti | redakti fonton]

En plimulto da modernaj skriboj eŭropdevenaj oni signas vortodividon per streketo post la komenca parto de la tranĉata vorto. En malnovaj tiparoj estis uzataj specialaj signoj, ekz-e en la gotika skribo oni uzis duoblan streketon oblikvan (⸗).

Nacilingvaj komplikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plej ofte ĉe vortodivido oni simple distranĉas la vorton kaj enŝovas la streketon. Sed en iuj lingvoj vortodivido postulas malvolvon de kuntirita literkombino, ŝanĝon de diakritilo ktp. Ekz-e

  • angle: eighteen → eight-//teen
  • greke: Μαϊ̓ου → Μα-//ου
  • hungare: asszonnyal → asz-//szony-//nyal
  • katalune: paral·lel → paral-//lel
  • svede: glassko → glas-//sko aŭ glass-//ko, glass-//sko (depende je la vortosignifo).

Tiaj problemoj en Esperanto ne ekzistas (kvankam ja ekzistas problemo pri nekonfuziva vortodivido okaze de homonima vortokombino, ekz-e sen-tema babilado sed sent-ema virino).

La permesitaj tranĉolokoj[redakti | redakti fonton]

Du ĉefaj principoj de vortotranĉado estas la laŭsilaba kaj la laŭmorfema. En la angla lingvo ĉefas la principo morfologia (hy-phen-at-ed); ruse pli gravas la silabado (tamen kun morfologiaj limigoj pri la prefiksoj). Jen la citita peco en la stiloj angleca kaj ruseca:

  Ĉar pri  la esenco de  la esperant-   Ĉar pri la esenco de la esperantis-
  ismo multaj havas tre malveran ide-   mo multaj havas tre malveran ideon,
  on,  tial ni  subskribintoj, repre-   tial ni subskribintoj, reprezentan-
  zentantoj de la Esperantismo en di-   toj de  la Esperantismo en diversaj
  versaj landoj  de la mondo, kunven-   landoj de  la mondo, kunvenintaj al
  intaj  al  la  internacia  Kongreso   la internacia Kongreso Esperantista
  Esperantista  en  Boulogne-sur-Mer,   en  Boulogne-sur-Mer, trovis necesa
  trovis necesa  laŭ la propono de la   laŭ la  propono de la  aŭtoro de la
  aŭtoro de  la lingvo Esperanto doni   lingvo Esperanto  doni la sekvantan
  la sekvantan klarigon:  (...)         klarigon: (...)

Pri la esperanta silabado instruas la unuaj paragrafoj de la Fundamenta ekzercaro, interalie

§2. ... Pát-ro. ... Ci-tró-no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. .... Pa-cú-lo. ... Sen-ĉé-sa ... Dén-to. Plén-di. ... Gíp-so. Gús-to ... Ré-ĝi. Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Ĝu-á-do. ... Ses-hó-ra ... Ma-jés-ta. ... Ru-í-no. Prúj-no. ... Mál-plej. ... Má-jo. Bo-ná-ĵo. ... Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.

§3. Lá-vi. Le-ví-lo. ... Im-plí-ki. Em-ba-rá-so. In-ter-na-cí-a. ... He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. ... Ar-bá-ro. ... Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. ... Vés-to. Véŝ-to. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝo Te-o-rí-o. Pa-tén-to. U-tí-la. Un-go. Plú-mo. Tu-múl-to. ... Tra-ú-lo. Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráŭ-lo. Paŭ-lí-no. Láŭ-di. Eŭ-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. ... Sól-vi. Zór-gi. ... Mez-nók-to. ... Ne-ní-o. A-dí-aŭ. Fi-zí-ko. Ge-o-gra-fí-o. Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el. ... Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. ... Tra-í-re. ... In-sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi.

Tio demonstras, ke la silabaj limoj ofte diferencas de la morfologiaj, precipe ĉar multaj esperantaj sufiksoj komenciĝas per vokalo:

  arb/ar/o  bon/aĵ/o
  ar⋅ba⋅ro  bo⋅na⋅ĵo

Vortodivido en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Rekomendo Zamenhofa[redakti | redakti fonton]

En siaj Lingvaj respondoj Zamenhof rekomendis preferi tranĉi laŭmorfeme — kvankam sen insisto, kaj tolerante ĉian ajn tranĉon[1]:

Pri divido de vortoj

Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: „Esper-anto‟, „ricev-ita‟ k.t.p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo; ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple „aparteni-s‟, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.

Kvankam oni rajtas dividi la vortojn iel ajn, oni tamen evitu tro malbelajn aŭ konfuzajn tranĉojn, kiel ekz-e ma-lamoka-ŭzo.

Rekomendo de PAG[redakti | redakti fonton]

La Plena Analiza Gramatiko donas sufiĉe prudentajn rekomendojn[2], kiuj kombinas la principojn laŭmorfeman kaj laŭsilaban. Ĝi respektas la prefiksojn kaj sufiksojn ( ek-iri, dorm-ema), sed permesas dividi radikojn ( ba-lo, sce-no, ko-le-ro).

Rimedoj komputilaj[redakti | redakti fonton]

Sergio Pokrovskij faris en la jaro 1999-a esperantan vortodividan ŝablonaron por TeX. Nun tiu ŝablonaro estas adaptita al la programo Hyphenator, verkita en Ĝavaskripto; la tuta programaro disponeblas en la Reto[3].


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantisto, 1893, p. 32.
  2. PAG, UEA: Retterdam, 1985. §14 II, p. 33
  3. Vidu la priskribon de Sergio Pokrovskij en lia retpaĝo.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]