Vosges (departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vosges.
Vosges
Insigno de Vosges
Situo de Vosges
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Loreno
Numero 88
Prefektejo Épinal
Subprefektejoj Neufchâteau
Saint-Dié-des-Vosges
Prezidanto de la
departementa konsilio
Christian Poncelet
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 360 673 (2021)
Areo 5 874 km²
Loĝdenso 61 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 31
Komunumaroj 37
Komunumoj 515
vdr

Vosges [voʒ], esperante Vogezoj, estas franca departemento en la regiono Loreno. Grandan parton de ĝia tereno okupas montaro Vogezoj, kiuj donis al ĝi sian nomon. La departemento entute havas 515 komunumojn.

Historio

La departemento Vosges, kiu okupas la sudon de la provinco Loreno kaj kelkajn komunumojn de Ĉampanjo kaj de Franĉ-Konteo, estis inter la 83 departementoj kreitaj de la Franca revolucio de 1789 je 1790-03-04, aplike de leĝo de 1789-12-22.

En 1793 la princlando Salm, enklavo kun centro ĉe Senones, elektis aliĝi al Francio post la foriro de siaj princoj. En 1795 la regiono Schirmeck, komence parto de departemento Bas-Rhin, estis aldonita al Vosges.

En 1871 per la traktato de Frankfurto Germanio aneksis terenojn parte german-etnajn, inter ili malgrandan parton de Vosges, la kantonon Schirmeck kaj duonon de la kantono Saales, kiuj de tiam apartenas al Alzaco. La komunumoj de Saales, kiuj restis franciaj, konsistigis novan kantonon kun ĉefurbo Provenchères-sur-Fave. La germaniĝintaj teritorioj estis redonitaj al Francio per la Traktato de Versajlo en 1919, sed restis alzacaj kaj parto de departemento Bas-Rhin.

Vidu ankaŭ