Vosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vosto de skorpio.

Vosto (latine cauda) estas la lasta korpoparto malantaŭ la postaj membroj de diversaj vertebruloj, konsistanta el la ekstremo de spino kovrita de muskoloj kaj haŭto. Ankaŭ vosto nomiĝas postaĵa plumtufo de birdoj, postaĵa apendico ĉe diversaj bestoj aŭ en figura senco fina parto de io.

Ĝi diferenciĝas forte ĉe mamuloj disde la aliaj korpopartoj, formas transiron de la korpo ĉe la birdoj kaj transiras sen forta diferenco de al korpo ĉe fiŝoj. Ĝia longo dependas de la enhavantaj vertebroj. La vostaj vertebroj (4-6) de birdoj kunfandiĝis al urostilo (unu vostosto), ĉe la homo rudimentiĝis.

La simioj kaj aliaj bestoj uzas la voston por preni branĉojn, moviĝi, grimpi, salti; aliaj bestoj apogas sin per tio (kanguruo). La vosto aŭ senvosteco povas karakterizi bestojn (manksa kato).

  • hundovosto = cinozuro
  • senvostuloj = batrakoj
  • lirvostulo = menuro
  • ponevosto estas homa hararanĝo, en kiu la harfasko libere pendas de kuntenanta banto
  • ruĝvostulo = fenikuro
  • ŝipvosto = pobo
  • vulpovosto = alopekuro

Laŭ "Tabuaj vortoj en Esperanto" de Hèctor Alòs i Font kaj Kiril Velkov [1] "vosto" aŭ "vira vosto" estas sinonimo por peniso; "vosti" estas uzata en la Sekretaj Sonetoj de Peter Peneter.

Proverbo

Ekzistas proverboj pri vosto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. 
  • Citaĵo
     Korniko vundita propran voston timas 
  • Citaĵo
     Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita. 

Referencoj

  1. [1] Hektor Alos, Kiril Velkov: Tabuaj vortoj en Esperanto
  2. Lernu

Vidu ankaŭ