Vostsaltuloj
El Vikipedio
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Isotomo sp.
|
||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
Familioj [1]
|
||||||||||
|
Suborder Arthropleona Subordo Symphypleona |
||||||||||
La vostsaltuloj (Collembola) estas ordo de la senflugilaj prainsektoj (apterigotoj). Ilia abdomeno estas 6-tegmenta; la 5-a segmento havas apendicon, kiu estas felksebla sub la abdomenon. Tiu apendico estas modifita abdomena fino, kiu helpas la moviĝon de la specioj. Oni ankaŭ povas trovi membrorudimentaĵojn sur la 1-a kaj 3-a abdomenaj segmentoj.
Ili havas 3 familiojn:
- Poduridae
- Entomobryidae
- Sninthuridae
Konataj specioj estas la akvopulo (Podura aquatica L.) glaĉerpulo (Desoria glacialis Nic.) kaj neĝpulo (D. nivalis L.).
Noto kaj referenco [redakti]
- ↑ Frans Janssens (2006-08-26). Checklist of the Collembola.