Vota Katedralo de Szeged

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vota Katedralo de Szeged
katedralo • katolika preĝejo [+]
Koordinatoj46° 14′ 56″ N, 20° 8′ 57″ O (mapo)46.2490120.14919Koordinatoj: 46° 14′ 56″ N, 20° 8′ 57″ O (mapo)

ArkitektoFrigyes Schulek

Estiĝo1930

Vota Katedralo de Szeged (Hungario)
Vota Katedralo de Szeged (Hungario)
DEC
Vota Katedralo de Szeged
Vota Katedralo de Szeged
Lokigo de Hungario en mondo

Map
Vota Katedralo de Szeged

Vikimedia Komunejo:  Szeged cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Aerfoto pri Vota Katedralo de Szeged
Aerfoto pri la katedralo, antaŭe estas mezepoka preĝejo

Vota Katedralo de Szeged aŭ Katedralo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas impona novromanika katedralo en Hungario, en urbo Szeged. Ĝi estas la 4-a plej granda preĝejo de Hungario.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1879 granda inundo okazis en Szeged. Poste la loĝantoj votis por konstrui grandan preĝejon. La konstruado komenciĝis apud la malnova preĝejo Demeter (=Demetrio) en 1913 el ruĝaj brikoj. Dum la 1-a mondmilito kaj iom poste la konstruado ĉesis. En 1924 jam meso okazis, sed la solena malfermo kun ĉeesto de Miklós Horthy okazis nur en 1930. Dekomence ĝi estis episkopa katedralo. Ĉirkaŭ la preĝejo universitato, episkopa palaco kaj biblioteko konstruiĝis same tiel el ruĝaj brikoj. Ili kune formas placon, kie oni aranĝas ĉiusomere festivalojn.

Sub la katedralo subpreĝejo etendiĝas, kie estas tomboj de episkopoj (ekzemple Gyula Glattfelder) kaj aliaj ekleziuloj (Kálmán Juhász).

En la katedralo estis orgenisto kaj korusestro inter 1930-1944 Kálmán Antos.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]