Voyager 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artista bildo de Voyager
La grandeco de la sunsistemo - de la jutuba kanalo Scivolemo pri Voyager 2.

Voyager 2 estas kosmosondilo lanĉita de NASA la 20-an de aŭgusto 1977 por studi la eksterajn planedojn de la sunsistemo. Ĝi estis parto de la programo Voyager kaj estis lanĉita 16 tagojn antaŭ sia ĝemelo Voyager 1 laŭ trajektorio, kiu postulis pli da tempo por atingi Jupiteron kaj Saturnon, sed poste ebligis viziton de Urano kaj Neptuno[1]. Ĝi estas la sola kosmoveturilo, kiu vizitis ajnan el la glaciaj gigantoj.

Ĝia ĉefa misio finiĝis per esploro de la neptuna sistemo la 2-an de oktobro 1989, post vizito de la urana sistemo en 1986, la saturna sistemo en 1981 kaj la jupitera sistemo en 1979. Voyager 2 nun plenumas plilongigitan mision por esplori la eksterajn partojn de la sunsistemo kaj daŭre funkcias jam de 46 jaroj kaj 243 tagoj. Ĝi daŭre estas en kontakto kun Tero per la reto Deep Space Network[2].

Kun distanco 109 AU (1,64×1010 km) de la Suno en oktobro 2015, Voyager 2 estas unu el la plej malproksimaj homfaritaj objektoj, kune kun Voyager 1, Pioneer 10 kaj Pioneer 11. La sondilo moviĝis je 15,4 km/s (55 000 km/h) rilate al la Suno en decembro 2014 kaj vojaĝas tra la limoj de heliosfero[3]. Atinginte interstelan spacon, Voyager 2 devos fari la unuajn rektajn mezurojn de la denseco kaj temperaturo de la interstela plasmo[4].

Kunteksto de la misio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1960-aj jaroj, oni ekkonsciis, ke hazarda liniiĝo de la eksteraj planedoj okazos fine de la 1970-jaroj. Ĉi tiu malofta situo de tiuj planedoj, kiu okazas nur proksimume ĉiun 175-an jaron, ebligus al unu kosmoveturilo viziti Jupiteron, Saturnon, Uranon kaj Neptunon, utiligante gravitan helpon. NASA komencis plani grandan projekton pri du aroj da du sondiloj; unu grupo vizitus Jupiteron, Saturnon kaj Plutonon, la alian Jupiteron, Uranon kaj Neptunon. En 1972, tiu misio estis malgrandigita kaj anstataŭigita per kosmoveturiloj kadre de la programo Mariner. Por konservi malaltajn kostojn, la misio devis inkluzivi nur superflugojn de Jupitero kaj Saturno, sed kun eblo viziti ĉiujn eksterajn planedojn. Dum la programo progresis, la nomo estis ŝanĝita al Voyager.

La ĉefa misio de Voyager 1 estis esplori Jupiteron, Saturnon kaj Titanon, lunon de Saturno. Ankaŭ Voyager 2 devis esplori Jupiteron kaj Saturnon, sed laŭ trajektorio, kiun oni povos daŭrigi ĝis Urano kaj Neptunon, aŭ redirekti al Titano, kaze de malsukceso de Voyager 1. Ĉar la celoj de Voyager 1 estis atingitaj, la misio de Voyager 2 estis pligrandigita por viziti Uranon kaj Neptunon[1][5].

La misio[redakti | redakti fonton]

Lanĉo[redakti | redakti fonton]

La sondilo Voyager 2 estis lanĉita de NASA la 20-an de aŭgusto 1977 en la lanĉejo 41 en Cape Canaveral (Florido) per raketo Titan IIIE/Centaur. Du semajnojn poste, la 5-an de septembro 1977, ĝia ĝemelo Voyager 1 estis lanĉita, sed ĝi atingis Jupiteron kaj Saturnon pli frue, ĉar Voyager 2 estis lanĉita laŭ pli longa kaj kurba trajektorio.

Vizito de Jupitero[redakti | redakti fonton]

Voyager 2 plej proksimiĝis al Jupitero la 9-an de julio 1979, 18 semajnojn post la vizito de Voyager 1. Ĝi komencis foti fine de aprilo kaj daŭrigis ĝis aŭgusto, kaj entute faris ĉirkaŭ 14 000 fotojn[6]. Ĝi preterpasis Jupiteron je 570 000 km de la supro de ĝia atmosfero[7]. La trajektorio estis elektita por kompletigi la datumojn de Voyager 1; ĝi interalie observis la sudan parton de ĝia atmosfero, pli detale esploris ĝian magnetosferon kaj pli proksimiĝis al Eŭropo (205 720 km). Ĝi ankaŭ tre proksimiĝis al Ganimedo: 62 130 km[8].

Ĝi malkovris plurajn ringojn ĉirkaŭ Jupitero kaj aktivajn vulkanojn sur la satelito Iono. Tiuj estis la plej granda neatendita malkovro ĉe Jupitero: ili estis la unuaj observitaj eksterteraj vulkanoj. La du Voyager-sondiloj sume observis erupciojn de naŭ vulkanoj sur Iono kaj pliaj erupcioj okazis inter la du superflugoj.

La sondilo aldone malkovris tri novajn satelitojn: Adrasteo, Metiso kaj Tebo[9].

Vizito de Saturno[redakti | redakti fonton]

La vojaĝo de Jupitero ĝis Saturno daŭris 22 monatojn, dum kiuj la sciencistoj planis kaj testis la operaciojn de la sondilo, kiujn ĝi devos plenumi ĉe Saturno. Naŭ monatojn post Voyager 1, la 26-an de aŭgusto 1981, Voyager 2 plej proksimiĝis al la ringa planedo: 161 000 km de ĝia centro, laŭ trajektorio ebliganta pli bonajn vidojn de lunoj fotitaj de Voyager 1. Voyager 2 analizis ĝian atmosferon kaj mezuris minimuman temperaturon 82 K (−191   °C) je 70 milibaroj en la supra atmosfero kaj 143 K (−130   °C) je 1 200 milibaroj en la plej profundaj analizitaj tavoloj.

110 minutojn post la plej proksima fazo de la superflugo, la movebla platformo kun sciencaj instrumentoj blokiĝis, kio kaŭzis perdon de datumoj. La problemo estis solvita 3 tagojn poste. La sondilo poste daŭrigis sian vojaĝon al Urano per gravita helpo[8][10].

Vizito de Urano[redakti | redakti fonton]

Post 49-monata vojaĝo, la 24-an de januaro 1986, Voyager 2 superflugis Uranon 81 500 km super ĝiaj nuboj, kaj fariĝis la unua kaj ĝis nun sola sondilo, kiu vizitis la sepan planedon de la Sunsistemo. Ĝi tie faris milojn da fotoj kaj kolektis multe da datumoj pri la planedo, ĝiaj satelitoj, ringoj, atmosfero kaj magnetosfero[8][11].

Montriĝis, ke la luno Mirando estas unu el la plej strangaj astroj en la Sunsistemo. Detalaj bildoj de Voyager 2 montris, ke ĝi havas profundajn kanjonojn ĝis 20 km kun tavoloj kaj miksaĵojn de malnovaj kaj novaj surfacoj. Povas esti, ke Mirando estas reamasiĝo de materialo el iama luno disrompita de forta ŝoko. La sondilo krome malkovris dek novajn lunojn[9].

Vizito de Neptuno[redakti | redakti fonton]

Voyager 2 observis Neptunon de junio ĝis oktobro 1989, kaj atingis ĝin la 25-an de aŭgusto 1989. Ĝi estas ĝis nun la sola sondilo, kiu vizitis ĝin. Ĝi proksimiĝis ĝis 4 950 km de ĝia norda poluso, pli proksime ol al iu ajn alia planedo, kaj kvin horojn poste superflugis ĝian plej grandan sateliton Tritono je 40 000 km[8][12].

Montriĝis, ke Tritono havas gejserojn, kiuj ŝprucigas azoton kaj havas tre maldensan atmosferon. Ĝia surfaca temperaturo, 38 K (−235   °C), estas la plej malalta mezurita en la tuta Sunsistemo. Ĝia kontraŭdirekta orbito kaj relative alta denseco indikas, ke ĝi eble estas ekstera objekto kaptita de Neptuno. Voyager 2 aldone malkovris kvin satelitojn de Neptuno, kiuj ricevis la nomojn Najado, Talaso, Despino, Galateo kaj Proteo[9].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Butrica, Andrew. “Voyager: The Grand Tour of Big Science”, From Engineering Science to Big Science (angle).
  2. JPL. Mission Overview (angle). Arkivita el la originalo je 2012-12-08. Alirita 2015-10-17.
  3. JPL. Where are the Voyagers (angle). Alirita 2015-10-17.
  4. Andrew Grant (2013-09-12). At last, Voyager 1 slips into interstellar space (angle). ScienceNews. Alirita 2015-10-17.
  5. JPL. Planetary Voyage (angle). Alirita 2015-10-17.
  6. JPL. Voyager - Jupiter (angle). Alirita 2015-10-18.
  7. JPL. Voyager 2 - July 9, 1979 (angle). Arkivita el la originalo je 2021-03-12. Alirita 2015-10-17.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Voyager Mission (angle). Planetary Rings Node. Alirita 2015-10-18.
  9. 9,0 9,1 9,2 JPL. Fact Sheet (angle). Alirita 2015-10-17.
  10. JPL. Voyager - Saturn (angle). Alirita 2015-10-18.
  11. JPL. Voyager - Uranus (angle). Alirita 2015-10-18.
  12. JPL. Voyager - Neptune (angle). Alirita 2015-10-18.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]