Vozmediano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vozmediano (Soria))
Vozmediano
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42107
Demografio
Loĝantaro 36  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 1° 51′ U (mapo)41.839166666667-1.8569444444444Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 51′ U (mapo) [+]
Alto 893 m [+]
Areo 16,61 km² (1 661 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vozmediano (Provinco Sorio)
Vozmediano (Provinco Sorio)
DEC
Vozmediano
Vozmediano
Situo de Vozmediano
Vozmediano (Hispanio)
Vozmediano (Hispanio)
DEC
Vozmediano
Vozmediano
Situo de Vozmediano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vozmediano [+]
vdr

Vozmediano [bozmeDJAno] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento de la provinco Sorio, lime kun la provinco Zaragozo, kaj en la komarko Tierra de Ágreda en la nordoriento de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Vozmediano en la provinco Sorio.
Ekfluejo de la rivero Queiles.
La kastelo de Vozmediano.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 37 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 400 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 65 km de Sorio, provinca ĉefurbo, 10 km de Ágreda, 10 km de San Martín de Moncayo, 14 km de Los Fayos, 22 km de Tarazona, kaj 100 km de Zaragoza. De Navaro distas 30 km, 43 km de Tudela kaj 142 km de Pamplona. Ĝi limas kun la provinco Zaragozo.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierra del Moncayo, okupanta 451 hektarojn, nome 27 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra del Moncayo, okupanta 9 hektarojn, nome 1 % de la teritorio. El la fonto de la ekfluejo de la rivero Queiles fluas 1500 litroj de akvo por sekundo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 11-a jarcento, ligita al la kastelo.

En 1429-1430 Vozmediano pasis el Kastilio al Aragono. Per la paco de Valadolido en 1453, oni ŝanĝis la limon inter la regnoj Aragono, Kastilio kaj Navaro. Tial Vozmediano revenis al Kastilio.

Laŭlonge de la 20-a jarcento okazis forta elmigrado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la kastelo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]