Vrážné

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Moravská Třebová. Pri parto de municipo Pláně temas artikolo Vrážné (Pláně).
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Moravská Třebová. Pri municipo Vražné en distrikto Nový Jičín temas artikolo Vražné.

Vrážné
germane: Brohsen
municipo
Vrážné flag CZ.svg
Flago
Vrážné CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Vrážné
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Situo Vrážné
 - alteco 350 m s. m.
 - koordinatoj 49°40′48″N 16°47′18″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.68 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.68°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.68; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Vrážné)
Areo 4,13 km² (413 ha)
Loĝantaro 73 (01.01.2012)
Denseco 17,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1258
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572292
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vrážné (germane Brohsen) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, iom super la valo de rivereto Nectava, 8 km nordoriente de urbo Jevíčko.

Enhavo

Memorindaĵoj [redakti]

Arĥeologia trovejo [redakti]

Ĉe la vilaĝo, sur monteto Hradisko, troviĝas libere alirebla arĥeologia trovejo.

Kapelo [redakti]

Origine la vilaĝeto havis nur sonorilturon en la ĝardeno de domo n-ro 8. En la jaro 1891 estis konstruita kapelo de Cirilo kaj Metodo. Solenan konsekron ĉeestis amaso da homoj el vasta ĉirkaŭaĵo.

Naskiĝinto [redakti]

En Vrážné naskiĝis Jaromír Korčák, ĉeĥa geografiisto, demografo kaj statistikisto, profesoro ĉe la Universitato de Karolo en Prago.

Tendaro [redakti]

Sub aŭspicio de gimnasta organizo T. J. Sokol Kojetín oni ĉiujare organizas ĉe Vrážné tendarojn por infanoj.

Naturo [redakti]

Komunumo Vrážné troviĝas en bela natura parko Bohdalov-Hartinkov.

Nordoriente de la vilaĝo troviĝas atentinda ruĝkolora monteto nomata "Čerťák" (Monteto de diablo), onidire el ĝi rampas diabloj. Ligas al ĝi ankaŭ la sekvanta legendo:

Legendo [redakti]

Malantaŭ la vilaĝeto Vrážné troviĝas ruinoj de muelejo. Kiam ĝi ankoraŭ funkciis, najbaroj ŝatis kunvenadi en ĝi. Venadis babili ankaŭ diablo, sed foje okazis kverelo. La diablo venĝis sin. Per ŝtonego detruis muelejon kaj volis detrui ankaŭ la vilaĝeton. Savis ĝin virkoko, post kies kokerikado la diablo perdis sian potencon.

Eksteraj ligiloj [redakti]