Vršac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Versec en la mapo en la verda municipo
Panoramo de Versec
Katolika preĝejo de Versec
La ĉefa ortodoksa preĝejo de Versec
Versec

Vršac, serbe Вршац (vrŝac) hungare Versec, (verŝec) germane Werschetz, rumane Vârşet estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. La nomo devenas el slava vrsac (=monteto). 23 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Timișoara-Beogrado. La rumana landlimo troviĝas 14, Beogrado 85 km. Apud la urbo troviĝas monteto 407 m-ojn alta por fortikaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis loĝata dum la neolitiko, poste sekvis trakoj, keltoj, skitoj, dakoj, avaroj, fine hungaroj en 895. Skribitaj fontoj mencias la lokon unuafoje en 1427. En la 15-a jarcento loĝis tie slavoj. Sigismundo konstruis fortikaĵon, kiun la turkoj okupis kaj senhomigis la vilaĝon en 1552. En 1594 200 da serboj forrabis forrabis brutaron de la turkoj, sed la fortikaĵon ne sukcesis akiri. Okazis oftaj sieĝoj, tial la fortikaĵo iĝis ruina, restis unusola turo en 1658. En 1690 serba patriarko Arsen Ĉarnojeviĉ fondis episkopejon kaj setligis serbojn. Inter 1699-1716 la urbo turkiĝis. En 1717 la Habsburga Imperio okupis la komunumon, kie ili trovis 70 domojn kun serboj. La regiono iĝis aparta banusolando. Alvenis germanoj, kiuj apude fondis novan komunumon. Ili produktis vinberon. En 1739 la rumanoj disrabis la vilaĝon, poste pesto-epidemio okazis. En 1757 ortodoksa, en 1766 t.n. Uspenska, en 1785 Granda Saborna preĝejoj ekfunkciis. La turka reokupo fiaskis en 1788. Ekde 1779 la regiono apartenas al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento). En 1795 la serba kaj germana partoj unuiĝis, kiu ricevis titolojn kampurbo en 1804, "libera reĝa urbo" en 1817. Tiutempe la produktita vino estis fama en la tuta lando.

En 1848 la serboj ne povis okupi la urbon. La fervojo atingis la urbon en 1858. Svislanda komercisto Bernard Staub ekprosperis la vinkulturon ekde 1880. En 1910 loĝis en la urbo 27 370 loĝantoj (13556 germanoj, 8602 serboj, 3890 hungaroj, 879 rumanoj, 127 slovakoj). La urbo apartenis al Temes (reĝa departemento). En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) komencis okupi la regionon, dume proksimiĝis ankaŭ la rumana armeo. Inter ili preskaŭ okazis milito, ĉar Britio kaj Francio sekrete promesis la regionon al ambaŭ ŝtatoj. Fine la regiono estis duonigita. La urbo apartenis al la serba flanko. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germanoj okupis la regionon. Post 1944 la germanoj estis forpelitaj. En 2002 vivis en la urbo 36.623 homoj (28.372 serboj, 1800 hungaroj, 1734 rumanoj, 85 germanoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Verdastelo.pngEsperanto[redakti | redakti fonton]

  • Pál Tholt loĝis kaj propagandis en la urbo, havanta Esperanto-grupon jam de 1905.