Vraca
| Vraca | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Bulgario | |
| Provinco | Vraca | |
| Poŝtkodo | 300 | |
| Aŭtokodo | ВР | |
| Telefona antaŭkodo | 092 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 68.680 | |
| Loĝdenso | 324 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
43°13′N 23°34′O / 43.217°N, 23.567°O | |
| Alto | 344 m | |
| Areo | 212 km² | |
Vraca (bulgare: Враца) estas urbo en Bulgario, ĉefurbo de la samnoma provinco.
Vraca situas 50 km norde de Sofio, je la norda flanko de Balkano, nord-okcidente en Bulgario, sed tre sude en sia provinco.
Trafiko [redakti]
Vraca situas ĉe la eŭropa vojo E79, inter Sofio kaj Montana. Ĉar la vojo inter Sofio kaj Vraca devas trairi Balkanon, ĝi ne estas tre rekta kaj longas ĉ. 110 km, kompare al la rektlinia distanco de 50 km.
La urbo havas fervojan stacion ĉe la linio Sofio – Mezdra – Vraca – Bojĉinovci – Lom.
Ĝemelaj urboj [redakti]
Villeneuve le Roi en Francio
Sumi en Ukrainio
Craiova en Rumanio
Kobrin en Belorusio
Bor (Serbio) en Serbio
Rilatoj al Esperanto [redakti]
Kiel ĉie en Bulgario en la urbo ekzistas Esperanto-parolantoj. Urban pupteatrejon gvidas la esperantisto kaj esperantlingva verkisto Ljubomir Trifonĉovski, kiu ekde 1973 kontribuas al la loka esperantista agado. En 1963 kaj 1993 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Vraca.