Vracov
| Vracov | ||
| germane: Wrazow | ||
| urbo | ||
|
Ĉefstrato kun preĝejo de Sankta Laŭrenco
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Vracov | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Sudmoravia regiono | |
| Distrikto | Distrikto Hodonín | |
| Administra municipo | Bzenec | |
| Historiaj regionoj | Moravio, Grandmoravia imperio | |
| Raraĵo | Habanaj vinkeloj | |
| Situo | Vracov | |
| - alteco | 183 m s. m. | |
| - koordinatoj | 48°58′47″N 17°13′06″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.97972 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.97972°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 44,50 km² (4 450 ha) | |
| Loĝantaro | 4 604 (19.02.2010) | |
| Denseco | 103,46 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1201 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 696 42 | |
| NUTS 3 | CZ064 | |
| NUTS 4 | CZ0645 | |
| NUTS 5 | CZ0645 586765 | |
| Katastraj teritorioj | 1 | |
| Partoj de urbo | 1 | |
| Bazaj sidejunuoj | 1 | |
| Retpaĝo: www.mestovracov.cz | ||
Vracov estas urbeto en la Sudmoravia regiono de Ĉeĥio. Ĝi situas 15 km sudokcidente de la urbo Uherské Hradiště. En la urbo estas registritaj 1724 domoj.
Enhavo |
Historio de la urbo [redakti]
La unua skriba mencio pri civito sur la loko devenas el la jaro 1201. Kiel vilaĝego ĝi estis menciita unuafoje en la mezo de la 14-a jarcento. En 1518 Vracov ricevis privilegion kuiri bieron kaj de tiu tempo ĝi estas nomata urbeto. Ekde la 1-a de januaro 1967 ĝi estis avancigita je urbo.
Evoluo de nombro de loĝantoj [redakti]
- 1900 - 3 577 loĝantoj
- 1970 - 4 158 loĝantoj
- 1991 - 4 384 loĝantoj
- 2001 - 4 531 loĝantoj
- 2006 - 4 520 loĝantoj
Esperanto-movado [redakti]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Memoraĵoj en la urbo [redakti]
• Frugotika kirko de Sankta Laŭrenco konstruita en la stilo de burgunda-cisterciana arkitekturo. En la origina formo konserviĝis ĝia sacerdotejo el 1240. En la 18-a jarcento okazis baroka alikonstruo de la kirko. Ĝia statua ornamo devenas el la ateliero de Ondřej Schweigl. • La plej malnova parto de Vracov estas Stará ulice (Malnova strato, 1604) • Grupo da domoj nomata Baráky (Barakaro) - la domoj estis konstruitaj en la 16-a jarcento kaj 17-a jarcento. • Raraĵo de la urbo estas konservitaj antikvaj habanaj vinkeloj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
• Vracov • Videofilmo Kermeso en Vracov en la retejo de Amerikaj samlandanoj