Vrangela Insulo de Alasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la Vrangelan Insulon de Alasko, angle nomata Wrangell Island. Por informoj pri rusa insulo, vidu la artikolon Vrangela Insulo de Siberio.
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Vrangela Insulo de Alasko
insulo
Situo en la Aleksandra insularo, antaŭ la bordo de la Alaska pattenilo
Insularo Aleksandra insularo
Geografia situo 56° 27′ N, 132° 23′ U (mapo)56.456388888889-132.37777777778Koordinatoj: 56° 27′ N, 132° 23′ U (mapo) f1
Vrangela Insulo de Alasko (Alasko)
Vrangela Insulo de Alasko (Alasko)
DEC
Vrangela Insulo de Alasko
Vrangela Insulo de Alasko

Map

Longo 48 kmf2
Larĝo 23 kmf3
Areo 544 km² f4
Ŝtato Usono Usono
Teritorio Alasko
Loĝantaro 2 401 (2000)
4,4 loĝ./km²
Ĉefa loko Wrangell, AK
vdr

La Vrangela Insulo de Alasko, angle nomata Wrangell Island, situas en la Aleksandra insularo, antaŭ la bordo de la Alaska pattenilo, la plej suda parto de la usona ŝtato Alasko. Samkiel la Vrangela Insulo de Siberio, ruse nomata О́стров Вра́нгеляOstrov Vrangelja, ĝi estas nomata laŭ la germandevena rusia oficiro kaj esploristo Ferdinand von Wrangel.

La insulo longas proksimume 48 kilometrojn kaj havas larĝon de inter 8 kaj 23 kilometroj. La insula areo estas 544 km². La insulo dividiĝas de la kontinenta parto de Alasko nur pere de mallarĝa markolo, nomata angle Blake Channel.