Vrangela Insulo de Siberio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la Vrangelan Insulon de Siberio, angle nomata Wrangell Island. Se vi serĉas informojn pri alaska insulo, vidu la paĝon Vrangela Insulo de Alasko.
Vrangela Insulo de Siberio
Tundro sur la Vrangela Insulo de Siberio
Tundro sur la Vrangela Insulo de Siberio
Situo Arkta Oceano
Geografia situo 71° 14′ N, 179° 25′ W71.227777777778-179.410833333331096Koordinatoj: 71° 14′ N, 179° 25′ W
Vrangela Insulo de Siberio (Federacia distrikto Malproksima oriento)
DEC
Vrangela Insulo de Siberio
Longo 150 km
Larĝo 80 km
Areo 7 608 km²
Plej alta loko Sovetskaja
1 096 m
Ŝtato Flago de Rusio Rusio
Teritorio Siberio
Loĝantaro (neloĝata)
Ĉefa loko Uŝakovskoje
(forlasita)
Satelita foto de la Vrangela insulo
Satelita foto de la Vrangela insulo
v  d  r
Information icon.svg

La Vrangela Insulo de Siberio, ruse nomata О́стров Вра́нгеля – Ostrov Vrangelja, situas en la Arkta Oceano, en nordorienta parto de la rusia regionego Siberio kaj en ties ĉukotka aŭtonoma distrikto: Okcidente de la insulo estas la oceanoparto Orientsiberia Maro, kaj oriente la oceanoparto Ĉukĉa Maro. Samkiel la Vrangela Insulo de Alasko, angle nomata Wrangell Island, ĝi estas nomata laŭ la germandevena rusia oficiro kaj esploristo Ferdinand von Wrangel.

La insulo longas proksimume 150 kilometrojn kaj larĝas 80 kilometojn; sume ĝi kovras areon de 7608 km². En 2004 la organizaĵo UNESKO deklaris ĝin la plej norda monda natura heredaĵo; jam ekde la jaro 1976 ekzistas la "naturrezervejo Vrangela Insulo".