Vtáčnik (montaro)
El Vikipedio
| Vtáčnik (montaro) | ||
|---|---|---|
| Rokaj formoj sur monto Žarnov. | ||
| La plej alta punkto | Vtáčnik (1.345,8 m) | |
| Kontinento | Eŭropo | |
| Ŝtatoj | ||
Vtáčnik (eo: legu Vtaĉnik) estas montaro sur la teritorio de Slovakio. Ĉi geomorfologia tuteco apartenas al subprovincio Enaj Okcidentaj Karpatoj kaj teritorio Slovaka Mezmontaro.
Sur okcidento, nordokcidento kaj nordo najbaras kun Valkaldrono de Supra Nitro,montaro Žiar kaj Strážovské vrchy sur oriento Kremnické vrchy kaj Valkaldrono de Žiar, sur sudo kun montaro Tríbeč kaj Pohronský Inovec, kaj Montaro de Štiavnica. La montaro estas dividita je kvar subtutecoj:
- Vysoký Vtáčnik
- Nízky Vtáčnik
- Župkovská brázda
- Raj
La plej alta monto de montaro estas monto Vtáčnik (1 345,8 m s. m.). La montaro estas vulkana deveno, kiu engrupigas al neovulkanitoj. Ĝi estas konstruita per andezitoj, riolitoj kaj tofoj.
