Vualo de l' silento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vualo de l' Silento estas aŭtobiografia romano pri islamaj kutimoj rilate virinojn, eldonita de SAT en 1997.

Ĝi estas verkita de la franca alĝeri-devena kantistino Ĝura (france Djura) kaj aperis franclingve en 1991. Ĝi estis tradukita de Henri Castiau kaj lingve kontrolita de Nora Caragea kaj Georges Lagrange.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

La vera vivhistorio estas verkita leĝere kaj atentostreĉe. Fakte, oni povas ĝin tralegi je unu spiro. Krome, kio certe plezurigas la legadon, la libro tre bone aspektas. Iom bedaŭrindas ke la traduko estas ne ĉiam senriproĉa pri la lingvo kaj stilo.Nikolao Gudskov[1]
Interesa, rivela romano, kiu instruis al mi iom pri la vivo de la berberoj en norda Afriko (kaj la sortoj de la virinoj, kiuj vivas en tiu medio).Don Harlow[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La sorto kaj defio de orienta virino en Eŭropo' Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, en La Ondo de Esperanto 4/1998 (42).
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-14. Alirita 2007-06-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]