Vuk Echtner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vuk ECHTNER (baptita Wolfgang) (naskiĝis la 10-an de julio 1905, mortis la 16-an de februaro 1994 en Domažlice) estis ĉeĥa esperantisto.

Lerninte E-on 7-jara, li aktivis en la movado ekde 1920, estis fondinto de Ĉeĥa prunta biblioteko (1920), junulara sekciestro de EAĈSR, dum 47 jaroj redaktoro de Aŭroro (E-revuo por blinduloj), tradukinto por Ĉeĥoslovaka antologio (el Alois Jirásek, Julius Zeyer, Fráňa Šrámek, Helena Malířová, Jindřich Šimon Baar, Anna Marie Tilschová, Jan Vrba), estro de pedagogia sekcio, bahaano, pro kiu li travivis 22 monatojn en karcero (1958-1960). Por blinduloj li brajle transskribis 52 diversajn lernolibrojn.

En 1927 li kunorganizis la internacian konferencon "Paco per lernejo" en Prago. En la 1930-aj jaroj li gvidis la junularan kaj lingvan komisionojn de la landa E-asocio. Post la dua mondmilito li instruis Esperanton en someraj E-tendaroj. Pro sia kunlaboro kun E-bahaanoj kaj kun la Universala Esperanto-Asocio ("pro malamika agado") li estis enmalliberejigita en 1956, kaj amnestiita nur en 1960.

Post junaĝa konatiĝo kun Eroŝenko, Echtner pleje aktivis en organizaĵoj por blinduloj. De 1930 li gvidis la Internacian Blindulaferan Informejon kaj Statistikejon, redaktis la brajlan E-revuon Aŭroro dum 47 jaroj (1928-1975), gvidis E-kursojn, pretigis brajlan E-ĉeĥan vortaron kaj transskribis por nevidantoj 52 lernolibrojn pri diversaj fremdlingvoj.

Echtner kuneditoris Historio de la E-movado en Ĉeĥoslovakio (1983) de Stanislav Kamaryt.

Distingita per la plej alta honormedalo de la ĉeĥa blindularo, Echtner estis honora membro de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu lin proponis, en novembro 1993, por Honora Membreco en UEA.

Verkoj

  • Aktuala ĉapitro (Marto1926, p. 48)
  • Bahajské zjevení (Bahaa revelacio, 1928)
  • Esperanto kaj blinduloj (La Progreso, 1932, p. 84-85)
  • S-ino Martha L. Root en Praha (La Progreso, 1932, p. 108)
  • Cent jaroj de la Blindul-Instituto de Klár en Praha (La Progreso, 1932, p. 108-109)
  • Svět a my (Svět nevidomých, 2/1946, p. 2-5) (La mondo kaj ni, en la ĉeĥlingva gazeto "La mondo de nevidantoj")
  • Esperanto-Laboro en ĈSR en la jaroj 1918-1945 (prelego por Esperantista Klubo Brno okaze de la 70-jariĝo de la klubo, verkita hospitalo en Domažlice, la 7-an de junio 1971)
  • Samideano muzika komponisto Jaroslav Ježek (En: Paco, 1983, ĉs. eldono, p. 27-28)
  • Čekání na jaro s jeho symboly (Atendado je printempo kun ĝiaj simboloj, En la gazeto: Domažlicko, 11/1998, p. 6)


Tradukoj

Eldonoj

  • Martha Root: Bahaaj sciencaj pruvoj de vivo post morto – Parolado en la dua Bahaa fakkunveno dum la XIX. Universala Kongreso de Esperanto en la libera urbo Danzig, la 1. aŭgusto 1927 (presis Jan Minář Nymburk, Eldonita por la XIXa Universala Esperanto-Kongreso en Danzig 1927, kiel Bahaa donaco de Vuk Echtner, Praha, 6 p.)
  • Shoghi: Světové náboženství: stručný přehled cílů, učení a dějin (Monda religio: konciza supervido de celoj, instruo kaj historio, redaktas Vuk Echtner, 1937)