Vulpa cinikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vulpa cinikto

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Ordo: Carnivora
Familio: Herpestedoj
Subfamilio: Herpestenoj
Genro: Cynictis
Ogilby, 1833
Specio: C. penicillata
Cynictis penicillata
Cuvier, 1829
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vulpa cinikto (Cynictis penicillata), ankaŭ nomata, laŭ diversaj lingvoj, Flava mungotoRuĝa surikato, estas malgranda mamulo el familio Herpestedoj. Ĝi estas averaĝe 0.5 kilogramojn peza kaj longas ĉirkaŭ 20 centimetrojn. Vulpaj ciniktoj troveblas en vastaj malfermaj areoj de Afriko, de duondezertaj arbustaroj ĝis herbejoj en Angolo, Bocvano, Sud-Afriko, Namibio kaj Zimbabvo.

Vulpa cinikto estas monotipa specio, t.e. la sola specio en ĝia genro Cynictis. Oni priskribis ĝis 12 subspeciojn, iom malsamajn je aspekto. Ĝenerale, vulpa cinikto havas iom pli helan koloron ĉe ventra parto de la korpo kaj harozan voston, kaj seksa duformismo tute mankas. Pli sudaj subspecioj estas iom pli grandaj, kun flava aŭ ruĝeca felo, iom pli longaj haroj kaj pli longa vosto kun karaktera blanka pinto. Pli nordaj subspecioj estas pli malgrandaj, kurtharaj kaj tendencas al griza koloro por pli bone adaptiĝi al varmega, arida klimato.

Vulpa cinikto estas karnovora specio. Plejparto de ĝia predo estas artropodoj, sed ĝi ankaŭ volonte manĝas pli malgrandajn mamulojn, serpentojn, lacertulojn kaj ĉiujn specojn de ovoj.

Plejparte, vulpa cinikto estas taga specio, sed ankaŭ nokta aktiveco estas observata. Ili estas sufiĉe sociemaj animaloj kaj vivas kiel kolonioj de ĉ 20 anoj en sistemoj de subgrundaj tuneloj. Ofte ili kunekzistas en sama reto de tuneloj kun aliaj specioj, kiel tersciuroj kaj surikatoj. Por vulpa cinikto tiu kunekzisto estas profitdona, ĉar surikatoj emas "pikedi" siajn koloniojn kaj averti pri danĝeroj per laŭtaj blekoj.

La socio de vulpaj ciniktoj havas rigoran hierarkion, pinto de kiu estas la centra reproduktanta alfa paro kaj iliaj plej junaj idoj. Iom pli suban pozicion prenas plenkreskaj parencoj de la dominanta paro. Ĝenerale, iĉaj rangoj estas malpli rigoraj ol la inaj. Ĉiutage la alfa-iĉo markas siajn subulojn per odora sekrecio de sia ĉeanusa glando. Li ankaŭ markas sian teritorion per sekrecioj de anusa kaj vanga glando kaj per urino. Krome, li frotas sian dorson kontraŭ pli altaj objektoj, lasante harojn kiel vidan markilon de teritorio. Nedominantaj membroj de la grupo ankaŭ odor-markas siajn partojn de la tunelaro per sekrecioj el vangaj glandoj.

Naturaj malamikoj de vulpaj ciniktoj estas rabobirdoj, serpentoj kaj ŝakaloj. Timigite, vulpa cinikto murmuregas kaj elĵetas sekrecion el ĉeanusa glando. En incitita stato ĝi ankaŭ krias kaj blekas. Ĝenerale, tamen, ĝi estas silentema besto kaj montras sian humoron kaj statuson per pozoj kaj ĝestoj de vosto.

Vulpaj ciniktoj pariĝas inter julio kaj septembro kaj la inoj naskas idojn subgrunde iam inter octobro kaj decembro. La nasko okazas en pura ĉambro de la subgrunda tunela reto. Plej kutime naskiĝas po du idoj, kiuj ne plu bezonas lakton post 10 semajnoj kaj estas sekse fekundaj post 10 monatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Taylor, P.J. & Hoffmann, M. (2008). Cynictis penicillata. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 22a Marto 2009. Malplej Zorgiga

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]