Vulpoĉasado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rajdanto kaj hundaro ekirante por la ĉaso

Vulpoĉasado estis angla nobelula sporto, efektivigita rajdante en arbaro, sur kampo kaj pelante la vulpojn per ĉashundoj. Oni supozas, ke ĝi aperis en la 15-a jarcento en Anglio, kaj ties formoj, ritoj perfektiĝis en la 19-a jarcento laŭ agado de ĉasmajstro Hugo Meynell kaj iĝis amuziĝo de la supra socitavolo de Anglio.

La metodo, ekipaĵoj dum la ĉasado estas tradiciaj. La vulpoĉasadon gvidas la ĉef-ĉasmajstro, oni nomumas ĉiujn aliajn „liaj gastoj”. Lia plej grava helpisto estas la hundar-direkta "ĉasfraŭlo" kaj ankaŭ 2-3 "skurĝantaj ĉasfraŭloj". La hundaro estas 30–40-membra.

La ĉef-ĉasmajstro tenas en la mano fortsonan blovkornon. Laŭ liaj instrukcioj, la ĉashundoj ekflaras la vulpospurojn. Se ili kaptas la flaron, lau laŭta krio de ĉef-ĉasmajstro („tali-ho’’”) komenciĝas la vera ĉaspelado. Fine de la pelado, la vulpo estas murdita, ĝia korpo estas ĵetita al la hundoj, dum ties voston, krurojn kaj kapon disdonas la ĉef-ĉasmajstro al tiuj, kiu – laŭ lia takso – akiris diversajn meritojn dum la pelado.

La vesto de la ĉef-ĉasmajstro, la hundar-direkta kaj la skurĝaj ĉasfraŭloj estas plej ofte skarlatruĝa mantelo, blanka kravato (aŭ silka ŝalo) kaj nigra velura ĉapo. La akompanantaro surmetas nigrajn vestojn, dum la ĉefnobeluloj ofte kolorajn.

La vulpoĉasado floris ĉefe antaŭ la unua mondmilito, poste malfaciligis tion la disiĝo de bienegoj al malpli grandaj bienoj, protektitaj kun pikdrato. Gravis ankaŭ la agado de bestoprotektaj movadoj kontraŭ la vulpoĉasado. Tio kondukis al malpermeso de la vulpoĉasado en Britio en 2004.

Oni aranĝis vulpoĉasadojn en Aglio, en partoj de Kimrio, Skotlando, sed ankaŭ en Usono, Kanado, Nov-Zelando kaj Aŭstralio.