Vyšehrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vyšehrad
Vyšehrada roko
Tábor-pordego
Rotondo de Sta Marteno
Preĝejo de Sta Petro kaj Sta Paŭlo
Záboj kaj Slavoj statugrupo de Myslbek
Slavín maŭzoleo

Vyšehrad, la plej malnova sidejo de la ĉeĥaj princoj, estas unu el la plej interesaj historiaj lokoj de Prago. La unuaj mencioj en historio aperas el la dua duono de la 10-a jarcento (tiam oni pregis tie ĉi la ĉeĥajn monerojn, t. n. denarojn). En la jaro 1072 estis fondita la kapitulo de Vyšehrad. Karolo la 4-a ordonis denove fortikigi la lokon, starigis pluajn konstruaĵojn kaj tiel renovigis la iaman gloron de la kastelo. En la tempo de reĝo Jiří z Poděbrad estiĝis tie ĉi husana urbeto. Post la batalo sur Blanka Monto Vyšehrad denove fariĝis fortikaĵo (1654), kiu estis malfondita nur en la jaro 1866.

Precipe vidindaj estas: La preĝejo de Sta Petro kaj Sta Paŭlo - origine romanika baziliko, rekonstruita en tempo de Karolo la 4-a. Sian nuntempan novgotikan aspekton ĝi ricevis en la jaroj 1885-1887. En la jaro 1889 estis en la tombejo de Vyšehrad (eniro dekstre de la preĝeja fronto) fondita maŭzoleo "Slavín", enterigejo de elstaraj personoj de la ĉeĥa nacio. Konstruis ĝin arkitekto A. Wiehl, la skulptaĵo estas de J. Maudr. - Kiel unua estis tie entombigita la poeto Julius Zeyer. En Slavín ripozas ankaŭ la skulptistoj Josef Václav Myslbek kaj J. Štursa, la pentristoj V. Hynais kaj Václav Špála, la mondfama ĉeĥa violonisto Jan Kubelík, la verkistino Marie Pujmanová kaj aliaj. - El tiuj, kiuj troviĝas en la apuda tombejo, estu nomataj almenaŭ: la komponistoj Bedřich Smetana kaj Antonín Dvořák, la pentristo Mikoláš Aleš, la verkistino Božena Němcová, la verkistoj Jan Neruda kaj Karel Čapek, la poeto Vítězslav Nezval, la violonvirtuozoj J. Slavík kaj F. L. Ondříček.

La nuntempa parko estiĝis sur loko de la origina princa, poste reĝa kastelo. Hodiaŭ troviĝas tie statugrupoj fare de J. V. Myslbek (origine sur la ponto de Palacký) - kun temoj el la antikvaj malnovaj ĉeĥaj mitoj. La tiel nomata Banejo de Libuŝa, la ruino sur la rokaĵo, ĉirkaŭteksita de legendoj pri la princino Libuŝe, prapatrino de la Přemyslidoj, devenas nur el la gotika epoko. El romanikaj monumentoj konserviĝis apud la malnova dekanejo en Soběslav-strato restaĵoj de baziliko de Sta Laŭrencio el la dua duono de la II-a jarcento. Enkadrita en la fortikaĵo staras romanika rotondo de Sta Marteno, piece renovigita en la jaro 1878. Pli malproksime staras la t. n. Leopolda pordego el la 17-a jarcento, kondukanta al la ekstera fortikaĵo. Ĉi tie oni vidas restojn de malfrugotika pordego "Špička" ("la pinto"). En la direkto al Pankrác fermas la fortikaĵon la t. n. Tábor-pordego ("Táborská brána") el la mezo de la 17-a jarcento. - Vyšehrad kun sia pentrinda situo sur la rokaĵo leviĝanta super la rivero fariĝis loko, kiun koncernas granda parto de la rakontaĵoj el la ĉeĥa mitologio. Unu el la plej konataj estas la legendo pri Horymír.

La kodekso de Vyšehrad iĝis ekde la 1-a de januaro 2006 nacia kulturheredaĵo de Ĉeĥio. La kodekso estis verkita por kronado de reĝo Vratislav la 2-a en 1086.

Pri la nomo[redakti | redakti fonton]

En Vyšehrad oni pregis monon kun surskribo VISEGRAD (tio estas alta fortikaĵo), de kie venas la nomo. (Estas interese, ke samdevenan nomon, nocion havas ankaŭ la urbeto Visegrád en Hungario, kiu loko estis same sidejo de mezepokaj hungaraj reĝoj.)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Monumento antaŭ tilio

En jaro 1987 estis en Vyšehrad plantita tilio por memoro de 100 jaroj de esperanto kaj 85 jaroj de praga esperanta klubo.

En la Kongresa centro, kiu situas en Vyšehrad, okazis UK 1996.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]