Vysoké Chvojno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vysoké Chvojno
municipo
Vysoké Chvojno - fara.jpg
Baroka paroĥo
Oficiala nomo: Vysoké Chvojno
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Situo Vysoké Chvojno
 - alteco 305 m s. m.
 - koordinatoj 50°06′33″N 15°58′19″E  /  50.10917°N, 15.97194°O / 50.10917; 15.97194 (Vysoké Chvojno)
Areo 17,04 km² (1 704 ha)
Loĝantaro 397 (01.01.2012)
Denseco 23,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1336
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 21
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 576000
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vysoké Chvojno
Retpaĝo: www.vysokechvojno.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vysoké Chvojno situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Orlice kaj Elbo, 5 km norde de urbo Holice, 20 km nordoriente de urbo Pardubice.

Prahistorio kaj legendo pri ekesto[redakti | redakti fonton]

Vasta arbarriĉa teritorio de Hradec Králové ĝis Vysoké Mýto certe logis koloniistojn per abundo de ĉasbestoj kaj multo da konstrumaterialoj jam de 12-a kaj 13-a jarcentoj. Pro tio ili forigadis arbarojn sur vastaj areoj kaj fondis novajn koloniojn. Tiamaniere verŝajne ekestis ankaŭ komunumo Chvojno. Estas mencioj, ke jam en la 12-a jarcento ĉi tie staris fortikaĵeto. Skriba dokumento el la jaro 1139 parolas pri malsaniĝo de princo Soběslav la 1-a. Ke temis vere pri tiu ĉi loko kaj ne pri alia Chvojno atestas antaŭ ĉio la preĝejo konsekrita al Sankta Gotardo, kies kulto superis ĝuste en tempoj de Soběslav la 1-a.

Legendo rakontas, ke ĵus baptita princo Bořivoj la 1-a (n. inter 852 kaj 855, m. inter 888 kaj 891, baptita verŝajne en la jaro 883, kio estis fakta komenco de kristanigo en Bohemio) foriris por iu tempo en nordorientan Bohemion al Hradec por ĉi tie atendi, kiam malvarmos rifuzoj de ĉeĥoj kontraŭ lia ago. Li ofte ĝuis ĉasadon, sed tiam li perdis sian akompanantaron kaj en densa arbaro vojeraris. Rapide vesperiĝis kaj la princo ĉesis esperi, ke li iam renkontos siajn korteganojn. Subite li aŭdis malfortan kokerikadon kaj baldaŭ li vidis lumetojn de karbostakoj. La karbigisto, kiu la princon prizorgis, akiris nobelan titolon kaj ankaŭ la unuan taskon - kontroli konstruadon de kapelo, kiun la princo ĉi tie konstruigis. La konstrulaboristoj devis plej frue la lokon senarbarigi kaj el koniferaĵo konstrui siajn loĝejojn. Tio estis komenco de la komunumo kaj donis al ĝi la nomon, ĉar ĉeĥe koniferaro estas "chvojí", do "Chvojno".

Baroka preĝejo de Sankta Gotardo

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Chvojno devenas nur el la jaro 1336, kiam reĝo Johano de Luksemburgo garantiis la urbeton kaj fortikaĵeton kun pluaj vilaĝoj al Pertolt, preposto sur Vyšehrad kaj al fratoj el Lipá.

Husanaj militoj signife influis Chvojnon, same kiel vicon da pliaj urboj kaj vilaĝoj. Dum ili estis neniigita menciita fortikaĵeto, estis detruita la preĝejo, jam en la 14-a jarcento paroĥa, kaj ĝisnuna urbeto signife subiĝis je nura vilaĝo.

En la jaro 1507 Chvojno fariĝis parto de grandbieno Pardubice de familiaro Pernštejn, nome de Vilém de Pernštejn. Tiu nobelulo kaj pluaj posedantoj de la senjorejo estis ekzaltitaj fiŝbredistoj. Ankaŭ en ĉirkaŭaĵo de Vysoké Chvojno estas kelkaj fiŝlagoj. Ĉu la fiŝlagojn Smilek, Hluboký, Kocour aŭ Blázen konstruis Pernštejnoj ne estas konate, sed certe estas, ke Pernštejnoj uzis ilin por sia fiŝbredado.

Pro siaj ŝuldoj devis Jaroslav de Pernštejn vendi grandbienon Pardubice al la Reĝa Kamero, kompreneble kun Vysoké Chvojno. Granda zono de arbaroj signifis por la posedantoj gravan fonton de amuzo kaj sufiĉon da ĉasbestoj.

Humilejo sur vilaĝplaco

Nuntempa arbarmastrumado[redakti | redakti fonton]

Vastaj arbaroj ĉirkaŭas Vysoké Chvojno de tri flankoj ankoraŭ nuntempe. Sed nun superas kulturaj arbaroj grandparte kun arbara pino (Pinus sylvestris) kaj ordinara piceo (Picea abies), grandaj areoj ankaŭ estis ŝanĝitaj en plugkampoj.

Tre interesa teritorio estas naturrezervejo "U parku". Ĝi etendiĝas sur 4,43 ha kaj la rezervejo estas de la jaro 1955. Temas pri resto de miksita foliarbaro (fago, kverko, frakseno) ligita al parko en Vysoké Chvojno. La parkon, faktan arbobrilaĵon, fondis markgrafo Aleksander Pallavicini. Estis ĉi tie plantitaj diversaj eksterlandaj arbo- kaj arbed-specioj. El tiu tempo konserviĝis ĉi tie la plej raraj specioj kiel (Calocedrus decurrens), Kanada junipero, (Juniperus canadensis), Jefreja pino (Pinus jeffreyi), Meza sorbuso (Sorbus intermedia), Adstringa sorbuso (Sorbus torminalis), liliodendro (Liriodendron) kaj ruĝfoliaj fagoj.

Belegaj gigantaj fagoj en baritaj arbetaroj ĉe la ŝoseo al Albrechtice estas partoj de naturrezervejo "Buky" (Fagoj), resto de praarbaro fago-abiara, la ĉi tiea origina arbartipo. La areo estas ĉirkaŭ 5 ha granda. Ĝi estis proklamita rezervejo en la jaro 1908, sed private, de la posedanto A. Pallavicini, ĝi estas apartigita el normala mastrumado kaj protektata jam de la jaro 1884 kaj estas unu el du la plej malnovaj rezervejoj en distrikto Pardubice. La plej alta fago mezuras ĉirkaŭ 40 m kaj ĝia cirkonferenco estas 4 metroj. Mezan aĝon de la fagoj oni taksas je 390 jaroj.

Statuo de Sankta Johano Nepomuka antaŭ la preĝejo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Baroka preĝejo de Sankta Gotardo konstruita laŭ planoj de T. Hafenecker, konsekrita en la jaro 1735, riparita en la jaro 1898, estas ununava kun kvadrata presbiterejo, sakristio sur suda kaj oratorio sur norda flankoj kaj kun turo en norda frontalo. Eksteraĵo estas dividita per lizenoj, turanguloj estas bositaj. La presbiterejo estas volbita per plataĵo sur angulaj pilastroj, en sakristio estas volbo kruca kresta, oratorio platplafona. Triumfa arko estas duoncirkla arko portata per pilastroj kun toskanaj kapiteloj. La navo kun ovalaj anguloj, plata plafono sur fabiono. La ĥorejo estas sur pilieroj, kun balustrado.

Ekipaĵo: La ĉefa altaro estas rokoka kun anĝeletoj, statuoj de sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj bildo el la jaro 1892 de J. Müller, du flankaj altaroj el la 19-a jarcento, la predikejo kun statuoj de ekleziaj Patroj, Sankta Johano Baptisto kaj profetoj. En subturejo situas statuaro de Pieto kun anĝeloj el la 19-a jarcento, renesanca stana baptujo datita en 1615, en presbiterejo bonkvalita bildo de Sankta Maria el la 1-a duono de 18-a jarcento.

Paroĥejo[redakti | redakti fonton]

Baroka paroĥejo devenas el la jaro 1786 laŭ projekto de J. J. Dienebier, riparita en la jaro 1898, duetaĝa, kvinaksa kun ligna balkongalerio kaj alta mansarda tegmento.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Johano Nepomuka datita 1739 sur voluta piedestalo antaŭ la preĝejo.
  • Humilejo kun dolorplena Sankta Maria situanta sur vilaĝplaco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]