Vytautas-Magnus-Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vytautas-Magnus-Universitato
universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1922
speco ŝtata
Situo
lando Litovio
urbo Kaŭno, Litovio
Estraro
rektoro Zigmas Lydeka
retejo [[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• ORCID
• Lithuanian Research Library Consortium
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
vdr

La Vytautas-Magnus-Universitato (litove Vytauto Didžiojo universitetas, VDU; latine Universitas Vytauti Magni), nomata laŭ la historia litova reganto Vytautas la Granda, estas universitato en la urbo Kaŭno de Litovio.



Historio

La universitato fondiĝis dum la jaro 1922 sub la nomo "Universitato de Litovio" (litove Lietuvos universitetas), post kiam la historia litova ĉefurbo Vilno kun la tradicia universitato Vilno estis okupita de la pola armeo kaj Kaŭno iĝis la provizora ĉefurbo de Litovio. Tiutempe Litovio fakte ne plu disponis pri universitato.

Dum la jaro 1930 al la universitato estis atribuita la nomo de la litova grandduko "Vytautas la Granda". Post la okupado de Litovio fare de Sovetunio dum junio 1940 kaj (post mallonga okupado fare de Nazia Germanio) ree dum 1944 la historia ĉefurbo Vilno denove iĝis la akademia centro kaj la "burĝa" universitato VDU iom post iom disbatiĝis. Du ĉefaj humanismaj fakultatoj estis transferitaj al la universitato Vilno dum la jaro 1949, kaj dum la jaro 1950 el la restoj ekestis la "politeknika instituto" kaj la "medicina akademio" de Kaŭno.

La Vytautas-Magnus-universitato refondiĝis dum la jaro 1989. El la politeknika instituto kaj la medicina akademio de Kaŭno post la reakiro de la ŝtata sendependeco ekestis la sendependaj universitatoj Kaŭna Teknologia Universitato kaj Kaŭna Medicina Universitato (KMU).

Strukturo

Fakultatoj

  • Fakultato de ekonomiko kaj manaĝerado
  • Fakultato de naturaj sciencoj
  • Fakultato de humanismaj sciencoj
  • Fakultato de informadiko
  • Fakultato de katolika teologio
  • Fakultato de sociaj sciencoj

Aldoniĝas pluraj institutoj kaj universitataj centroj.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la universitato (en la ligova kaj angla)