Vytautas (persona nomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vytautas [Vitaŭtas] (mallongigo Vytas; pole Witold) estas litovlingva vira persona nomo [1]. Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Vytis (ankaŭ la nomo de la blazono de Litovio) kaj Vytas (dum la mallonga latina nomo Vitas ne devenas de Vytautas, sed de la latina vorto vita, do "vivo"). La virina formo estas Vytautė (mallongigo Vytė). La nomo populariĝis memore al la historia grandduko de Litovio Vytautas (1350–1430).

Konatuloj kun tiu persona nomo

  • Vytautas (1350–1430), grandduko de Litovio
  • Česlovas Vytautas Stankevičius (naskiĝis en 1937) estas litova politikisto, eksa membro de la nacia litovia parlamento Seimas kaj nacia ministro pri defendo
  • Juozas Vytautas Juocevičius (naskiĝis en 1947), sovetie litova boksisto
  • Vytautas Černiauskas (naskiĝis en 1989), futbalisto
  • Vytautas Kurpuvesas (naskiĝis en 1978), juristo kaj politikisto, membro de la nacia litovia parlamento Seimas
  • Vytautas Landsbergis (naskiĝis en 1932), politikisto, prezidanto de la nacia parlamento Seimas, membro de la Eŭropa Parlamento
  • Vytautas Mizaras (naskiĝis en 1974), advokato, fakulo pri kopirajta juro, profesoro
  • Vytautas Nekrošius (naskiĝis en 1970), litova juristo kaj profesoro
  • Vytautas Sirtautas, (1921-2008), litova lingvisto, pedagogo, doktoro de sociaj (filologiaj) sciencoj kaj esperantisto
  • Vytautas Povilas Šilas (naskiĝis en 1937), litova inĝeniero, socia aganto kaj esperantisto

Konatuloj kun tiu dua, mezloka persona nomo

  • Valentinas Vytautas Toločka (naskiĝis en 1930) estas blinda litova tiflologo [fakulo pri pedagogio de blinduloj], doktoro de socialaj sciencoj kaj esperantisto

Notoj

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 381