Václav Matěj Kramerius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Matěj Kramerius
Gustav Zoula - Busto de Kramerius (1899)
Gustav Zoula - Busto de Kramerius (1899)
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1753 (1753-02-09)
en Klatovy
Morto 22-an de marto 1808 (1808-03-22) (55-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥagermana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo verkisto • eldonisto • ĵurnalistotradukisto • librovendisto • redaktoro • redaktisto
vdr

Václav Matěj KRAMERIUS (naskiĝis la 9-an de februaro 1753 en Klatovy - mortis la 22-an de februaro 1808 en Praha) estis ĉeĥa patrioto, unua eldonanto de ĉeĥlingvaj libroj kaj gazeto fine de la 18-a jarcento.

Li studis en jezuita gimnazio, poste filozofion kaj juron, sed ne finstudis kaj akceptis postenon de bibliotekisto ĉe kavaliro J. Neuberk, kolektanto kaj editoro de antikvaj libroj. Ekde 1786 li laboris en presejo de Schönfeld kaj redaktoro de ties imperiestra-reĝa poŝtista gazeto.

En 1789 li memstare eldonis ĉeĥlingve Císařské pražské poštovské noviny (Imperiestra Praga Poštista Gazeto), poste Krameriusovy c.k. vlastenecké noviny (Imperiestra-reĝa Patriotisma Gazeto de Kramerius), ekde 1801 kun aldonaĵo Pražský posel (Praga sendito).

El la kontribuoj de la gazeto li poste kompilis almanakojn de popola legaĵo.

En 1790 li fondis ĉeĥan eldonejon kaj presejon Česká expedice (Ĉeĥa ekspedicio), kiu eldonis multajn ĉeĥlingvajn librojn. Post lia morto daŭrigis la laboron lia filo Václav Radomil Kramerius (1792-1861).

Li eldonadis multajn aventurajn kaj amuzajn verkojn, inter kiuj eminentas Kniha Josefova (Libro de Jozefo, 1784), tradukita el la germana kaj omaĝanta la imperiestron Jozefo la 2-a, filo de Maria Terezia. Tiamaniere li aliĝis al programo de reformoj, kies celo estis forigi senrajtecon kaj servutecon.