Václav Rajlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Václav RAJLICH (naskiĝis la 7-an de oktobro 1914 - mortis la 4-an de aprilo 2005) estis ĉeĥa esperantisto, doktoro de juro.

Li esperantigis la latinlingvan legendon de Kristiano pri la unuaj ĉeĥaj sanktuloj Sankta Venceslao kaj Sankta Ludmila. Esperanton li instruis en Esperanto-tendaroj en Lančov kaj Sebranice.

Jen la legendo en Esperanto:

http://members.chello.cz/malovec/VENCESLA.htm Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine


Doktoro Rajlich estis honora civitano de la urbo Tábor (Bohemio, Ĉeĥio), nestoro de la ŝakistoj en la urbo, iniciatinto de la tutŝtata ŝakista konkurso "Táborská věž" (La turo de Tábor), prezidanto de la loka grupo de la popola partio (katolikoj) en Ĉeĥio.