Wörgl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wörgl
urbeto • komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6300 • 6302
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 811  (2018) [+]
Loĝdenso 700 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 29′ N, 12° 4′ O (mapo)47.48305555555612.066388888889Koordinatoj: 47° 29′ N, 12° 4′ O (mapo) [+]
Alto 511 m [+]
Areo 19,73 km² (1 973 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Wörgl (Tirolo)
Wörgl (Tirolo)
DEC
Wörgl
Wörgl
Situo de Wörgl
Wörgl (Aŭstrio)
Wörgl (Aŭstrio)
DEC
Wörgl
Wörgl
Situo de Wörgl

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wörgl [+]
vdr
Blazono Mapo
situo en Aŭstrio
Bazaj faktoj
Federacia lando: Tirolo
Distrikto: Kufstein (aŭtokodo: KU)
Areo: 19,68 km²
Loĝantoj: 12.536 (7a de januaro 2008)
Alteco: 511 m super marnivelo
Poŝtkodoj: 6300-6302
Telefonkodo: 05332
Geografia situo: 47° 29′ N 12° 04′ O / 47.483 °N, 12.067 °O / 47.483; 12.067 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ N 12° 04′ O / 47.483 °N, 12.067 °O / 47.483; 12.067 (mapo)
Oficiala Municipokodo: 7 05 31s
Administrado: Bahnhofstraße 15a
6300 Wörgl
Oficiala retpaĝo: www.woergl.at
Politiko
Urbestro: LA Arno Abler (ÖVP)

La aŭstra urbo Wörgl [vergl] situas en la federacia lando Tirolo en la alpa valo de rivero Inn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉe Wörgl preterpasas la Inn-valaj aŭtovojo kaj fervojo, gravaj ligiloj trans-alpaj. De ili tie debranĉiĝas orienten la vojoj al la valo de Brixen kaj al Kitzbühel; tiu fervojo konsistigas la solan en-aŭstrian fervojan ligon inter la okcidentaj kaj la orientaj provincoj de Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ ne verkita

Blazono[redakti | redakti fonton]

La ruĝaj tegementeroj memorigas pri la detruita defendo-burgo kaj pri la samnoma nobel-familio. La orkoloraj ringoj montras ke Wörgl estiĝis el du komunumoj nome Wörgl-Kufstein kaj Wörgl-Rattenberg. La flugiloj simbolas la ekprosperon ekonomian.

La mono-eksperimento de Wörgl[redakti | redakti fonton]

Ĉirkau la jaro 1932 la loka cement- kaj celulozfabrikado en Wörgl grave malmultiĝis kaj la nombro de senlaboruloj minace altiĝis. Unuflanke la komunumo ricevis konsiderinde malpli da impostoj, aliflanke ĝi havis altan ŝarĝon per la subvencioj al la senlaboruloj. La kaso estis malplena kaj fino de tiu evoluo ne esperebla. Ekde de la komenco de Julio 1932 la komunuma administrado sub la gvido de la urbestro Michael Unterguggenberger [MIĥael UNTERgugenberger] donis al la komunumaj dungitoj kiel salajron tielnomatajn laborvalorpaperojn, la ŝilingon de Wörgl. Tiuj paperoj ekzistis kun nominala valoro de 1, 2 kaj 5 ŝilingoj. Ĝis la fino de la kampanjo en Aŭgusto 1933 eldoniĝis entute paperoj en la valoro de proksimume 34000 ŝilingoj. Maksimume oni eldonis 12000 ŝilingojn samtempe.

La laborvalorpaperoj estis cirkulcertigita libera mono. La ideon liveris la teorio pri libera ekonomio de Silvio Gesell. Monate oni devis aĉeti markon je unu elcento de la nominala valoro de la papero kaj glui ĝin sur kampeton sur la antaŭa flanko de la monbileto, por ke ĝi restu valida. La monsumo estis kovrita per depono de ŝilingoj de la komunumo ĉe la loka Raiffeisen-kaso kaj samvalore kunligita al ŝilingoj. Per tiuj biletoj oni povis pagi komunumajn impostojn. Lokaj komercistoj akceptis la biletojn kiel pagon.

La eksperimento sukcesis. La moncirkulado kaj la ekonomia agado reviviĝis – helpis ja ankaŭ la ĝenerala tendenco en la lando. Ĉie en Wörgl oni konstruis kaj investis. Ankoraŭ hodiaŭ atestas pri tio ekzemple stratponto kun la surskribo “konstruita per libera mono”. En la dek kvar monatoj de la eksperimento la elcentaĵo de senlaboruloj en Wörgl falis de 21 al 15, dum ĝi ankoraŭ kreskis en la ceteraj landpartoj.

Pro la pozitivaj efikoj tiu modelprovo baldaŭ estis laŭdata en la gazetaro kiel „miraklo de Wörgl“. La intereso tiel altiĝis, ke pli ol cent aliaj komunumoj en Aŭstrio volis sekvi la ekzemplon. Ankaŭ eksterlande kaj transmare la iniciato rimarkiĝis kaj trovis imitantojn. El Francio la financministro kaj posta ĉefministro Edouard Daladier vojaĝis al Wörgl, kaj en Usono la ekonomi-sciencisto Irving Fisher proponis – vane - al la amerika registaro enkonduki simile al la mono de Wörgl “Stamp Scrip” por venki la ekonomian krizon.

Tamen la Aŭstra Nacia Banko (Oesterreichische Nationalbank AG) protestis sukcese en la kortumo kontraŭ la mon-iniciato de Wörgl, ĉar ĝi sola havis la rajton eldoni monon. Oni malpermesis la eksperimenton de Wörgl kaj ĉiujn tiurilatojn pliajn planojn. Pro la minaco de arme-invado Wörgl finis la eksperimenton en Septembro 1933. Ĉar baldaŭ poste eksplodis la dua mondmilito, la modelo kaj ĝia sukceso grandparte forgesiĝis.

La asocio “Instituto Guggenberger” altestimas la heredaĵon de la mon-eksperimento de Wörgl kaj kunigas historiajn spertojn kaj aktualajn projektojn. Kune kun la hejmregiona muzeo kaj la urba arkivo estis aranĝita ekpozicio. Oni kolektas nuntempajn solvojn pri la temo komplementa valuto kaj disponigas ilin al larĝa publiko.

La urbo Wörgl oficiale deklaris la jaron 2007 “jaro de la libera mono de Wörgl”. En multnombraj aranĝoj kaj iniciatoj oni prezentis al la urbanoj kaj aliaj interesituloj la eksperimenton pri la libera mono. En persona kaj tre skeptika pritaksado la nuna urbestro de Wörgl deklaris, ke nuntempe tiu moneksperimento nur funkcius laŭ tre precise difinitaj kondiĉoj: Nepre la administrado de la libera mono (inkluzive de la interezpagado je ĉiu monatfino) okazu nur virtuale sur certaj kontoj kaj sub fiksita etendiĝo de la valideco de la “eksperimento” por malebligi valutfuĝon.

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

 Ĉeĥio: Albrechtice nad Orlicí (germane: Albrechtshof an der Adler), tiu ĉi komunumo havas ĉirkaŭ 1000 loĝantojn kaj situas oriente de Hradec Králové (germane: Königgrätz) proksime de pola limo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La esenca punkto de la urba ekonomio troviĝas en la kampo de komerco individua, en kiu montriĝas ĉiuj gravaj branĉoj kaj naciaj kaj internaciaj entreprenoj. La Bahnhofsstraße (stacidomstrato [BANhofs-ŜTRAse]) de Wörgl estas en Tirolo la duranga laŭ la longo. Wörgl estas rigardata kiel la plej grava komerca centro de la regiono Tiroler Unterland [TIroler UNterland]. La antaŭurba komerca kaj metia areo troviĝas rekte ĉe la aŭtovojo kaj disponigos en la lasta evoluo-stadio 35-hektaron grandan placon al entreprenoj produktadaj, teknologiaj kaj loĝistikaj. Wörgl ankaŭ estas la centro de ligno-industrio; unu el la plej grandaj produktantoj de ligneraj platoj fondigis uzinon filian en la urbo. La plej granda tirola lakto-produktanto translokigis la produktejon de la landa ĉef-urbo Innsbruck al Wörgl.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ ne verkita

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj el Wörgl estis respektive estas:

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2003 troviĝas en Wörgl la plej granda Tirola banejo kun saŭno, la Wörgler Wasserwelt (WAVE, angle por ondo). En 2006 la Wörgler Meilensteine [VERgler MEJLENŝtajne] (mejlŝtonoj de Wörgl) estis malfermitaj. Enmetitaj en la irvojoj la mejlŝtonoj ebligas enrigardi la plej gravajn okazintaĵojn de 2000-jara historio. La start- kaj la fin-punktoj troviĝas rekte ĉe la stacidomo; la historia informvojo longas ekzakte unu antikvan romian mejlon .

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urbo troviĝas Zamenhof-monumento sur la stacidoma placo (Bahnhofsplatz [BANhofsplac]). La inaŭguro de tiu ĉi unua Zamenhof-monumento en Aŭstrio okazis la 27-an de julio 1952. La iniciatinto de la monumento estis Hans Steiner; ankaŭ partoprenis la senvualigon de la blankmarmora busto Hugo Steiner, fondinto de la Internacia Esperanto-Muzeo (Vieno). En informletero raportis Hans Steiner pri la fascinaj tagoj de la inaŭguro en lingvo bunta kaj viveca [1]. Sekvajare en la urbo okazis la 9-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO.

La komunumo komencis projekton kun la Esperanta nomo "Vivomondo" (ankoraŭ ne finfarita) kiu funkciu simile kiel vikio por regionaj celgrupoj. Ĉiuj loĝantoj, entreprenoj, asocioj kaj komunumaj instancoj havu la eblecon tie mem publikigi proprajn informojn per simplaj rimedoj.

La Aŭstria Esperanto Federacio okaze de sia ĝenerala asembleo organizis inter la 11-a kaj 13-a de julio 2008 Esperanto-renkontiĝon en Wörgl, enkadrigota interalie de koncertoj, prelegoj kaj gvidado tra la urbo.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Inter la aŭstraj urboj Innsbruck kaj Salzburg estas du fervojaj ligoj, kiuj disbranĉiĝas ĉe Wörgl. Unu kondukas tra Germanio, la alia restas en Aŭstrio, sed estas pli longa. Tamen la fervoja tarifo de la malpli longa vojo estas kalkulata laŭ la pli longa.

Dosiero:Informletero 07 19520001.pdf
Raporto de H. Steiner el 1952

Fontoj kaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raporto de Hans Steiner el 1952 [1] Arkivigite je 2012-11-19 per la retarkivo Wayback Machine (vidu paĝosube dekstre)