Würenlingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siggenthal-Würenlingen (stacidomo).
Würenlingen
Blazono de Würenlingen
Katolika preĝejo de Würenlingen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 32′ 0″ N 8° 15′ 40″ O / 47.53333 °N, 8.26111 °O / 47.53333; 8.26111 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 0″ N 8° 15′ 40″ O / 47.53333 °N, 8.26111 °O / 47.53333; 8.26111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4046
Areo 9,37 km²
Alteco 370 m super marnivelo
Poŝtkodo 5303
Komunumkodo 4047
Mapo de Würenlingen
vdr

Würenlingen estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4046 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Würenlingen situas en la suba Aro-Valo ĉe la orienta bordo de la rivero Aro. La kerna vilaĝo Oberdorf kun la preĝejo situas proksimume 2 kilometrojn oriente de Aro ĉe la nordokcidenta deklivo de la montoĉeno Siggerberg. Unterdorf kaj Mitteldorf situas sur la ebenaĵo nordokcidente de Oberdorf kaj inter la stacidomo Siggenthal-Würenlingen estiĝis nova loĝkvartalo kaj industrikvartalo ĉirkaŭ la stacidomo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,37 km², de kiuj 4,63 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,8 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 555 m s.m. kaj la plej malata punkto je 325 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Würenlingen limas en nordo al Böttstein, Döttingen kaj Tegerfelden, en oriento al Unterendingen kaj Endingen, en sudoriento al Obersiggenthal, en sudo al Untersiggenthal, kaj en okcidento al Villigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Baden al Waldshut, kiu tamen pasas preter la setlejoj, tiel ke krom la stacidoma kvartalo la vilaĝoj estas liberaj de transira trafiko. La stacidomo Siggenthal-Würenlingen estas servata de regionaj trajnoj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Baden al Bad Zurzach kaj Waldshut kaj en la komunumo kruciĝas du poŝtaŭtolinioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Würenlingen troviĝas la Paul-Scherrer-Instituto, svisa nacia instituto por esplorado de nuklea energio, kaj la svisa intertempa deponejo por nukleaj ruboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Würenlingen datiĝas el la jaro 828 kiel Wirnaningum.

En mezepoko Würenlingen estis posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo kaj apartenis al la voktejo Baden. Post la formorto de la Kiburgoj en la jaro 1273 ĝi fariĝis posedaĵoj de la Habsburgoj, kiuj atribuis ĝin al nove kreita voktejo Siggenthal, el kiu sub la okupado de la Svisa Ĵurkomunumo de 1415 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 fariĝis la voktejo Siggamt. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 ĝis 1803 la komunumo Würenlingen apartenis al la tiama Kantono Baden. Ek de la jaro 1803 la komunumo apartenas al la distrikto Baden de la nove kreita Kantono Argovio.

Swissair-Flugo 330[redakti | redakti fonton]

La 21-an de februaro 1970 en la arbaro de Würenlingen okcidente de la vilaĝo frakasiĝis la aviadilo de Swissair-Flugo 330, kiu fariĝis viktimo de teroratako per pakaĵbombo, kiu estis efektive celita al maŝino de El-Al, dum kiu mortis 47 homoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]