Władysław Bartoszewski
| Władysław Bartoszewski | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Władysław Bartoszewski | |
| Dato de naskiĝo | 19-a de februaro 1922 | |
| Loko de naskiĝo | Varsovio | |
| Okupo | ||
| Aĝo | 91 | |
Władysław Bartoszewski (naskiĝis la 19-an de februaro 1922 en Varsovio) estas pola politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto.
Biografio [redakti]
Klereco kaj aktiveco socia kaj politika [redakti]
Li frekventis la gimnazion de la sankta Stanisław Kostka en Varsovio (ĝis 1937) kaj la Humanan Liceon de la Edukad-Klereca Societo "Futuro" en Varsovio. Li abiturientiĝis en 1939. Ekde oktobro de 1941 ĝis komenco de 1944 li studis en sekreta fakultato de la Varsovia Universitato. En decembro 1948 li rekomencis studadon ekde la tria jarstudo. La studadon interrompis lia aresto en decembro 1949 kaj 5-jara malliberigo. Li estas ankaŭ historiisto kaj socia aktivulo.
Malliberulo de Aŭŝvico, soldato de la Pola Enlanda Armeo, aktivulo de la Pola sekreta ŝtato, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio. Dufoje li estis la pola ministro pri eksteraj rilatoj, li aktivis ankaŭ kiel ano de la Pola Senato.
Li ricevis la Ordenon de Blanka Aglo kaj nun li estas ano de la Kapitulo de la Ordeno. Krome li estas honora civitano de Israelo.
Władysław Bartoszewski kaj Esperanto [redakti]
La 6-an de junio 2006 li ricevis la Medalon de Toleremo n-ro 2 (la unuan ricevis papo Johano Paŭlo la 2-a), kiun atribuis la Kapitulo de la Fondumo Zamenhof. Li estis la ano de la Honora Komitato de la 94-a UK de Universala Esperanto-Asocio (UEA), 2009 en Bjalistoko. En la jaro 2009/2010 li estis Patrono de Junulara Esperanto-Semajno (JES) organizita de Pola Esperanto Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ).

