Władysław Czartoryski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Princo Władysław Czartoryski (naskiĝis la 3-an de julio 1828 en Varsovio, mortis la 23-an de junio 1894 en Boulogne-sur-Seine) – politika aganto inter elmigrantaro, diplomatia sendito de Nacia Registaro ĉe registaroj de Francio, Anglio, Italio, Svedio kaj Turkio. Fondinto de la Muzeo de princoj Czartoryski en Krakovo. Prezidanto de Historia-Literatura Societo en Parizo, honora membro de Societo de la Amikoj de Scienco en Poznań. Post morto de sia patro iĝis gvidanto de politika partio Hôtel Lambert.

Filo de Adam Jerzy Czartoryski kaj Anna Zofia Sapieha. Blazono Pogoń Litewska, sinjoro super Klewań (Rivna provinco).

Marte 1855 edziĝis al Maria Amparo Muñoz (1834–1864), filino de la reĝino de HispanioMaria Kristina Burbono kaj de ŝia dua edzo – princo Rianzarez. La nupto okazis apud Parizo. La paro estis gepatroj de Francisko Augusto, posta beatigito.

Januare 1872 edziĝis denove en Chantilly al Małgorzata Adelajda Orleańska, la filino de la princo de Nemours (Francilio). Ŝi estis nepino de la reĝo de Francio – Ludoviko-Filipo. La paro havis du filojn.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]