Władysław Sikorski
Władysław Eugeniusz Sikorski (naskiĝis la 20-an de majo 1881 en Tuszów Narodowy, proksime al Mielec, mortis la 4-an de julio 1943 en Ĝibraltaro) estis pola militisto kaj politikisto, armea generalo de Pola Soldataro, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj kaj ĉefministro de registaro en ekzilo dum la dua mondmilito.
Antaŭ la unua mondmilito estis unu el kunfondintoj kaj membroj de kelkaj polaj nelaŭleĝaj sendependigaj organizaĵoj. Batalis en Polaj Legioj dum la unua mondmilito, poste en nova kreita pola armeo dum la pola-bolŝevika milito (1919–1921). Li plenumis en ĝi signifan rolon, precipe dum la batalo de Varsovio en 1920. En la unuaj jaroj de la Dua Pola Respubliko Sikorski plenumis la plej gravajn funkciojn en registaro: posteno de ĉefministro (1922–1923) kaj ministro pri militistaj aferoj (1923–1924). Tamen post maja puĉo de Józef Piłsudski en 1926 estis forigita de gravaj oficoj. Opoziciis al la aktuala registaro. Dum ĉi tiu tempo verkis kelke da libroj pri militista arto kaj internaciaj rilatoj de la pola ŝtato.
Dum la dua mondmilito iĝis ĉefministro de la pola registaro en ekzilo, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj kaj senlaca advokato de la pola afero sur eŭropa kaj monda diplomata scenejo. Estis adepto de denova ekligo de diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Sovetunio, kiuj estis rompitaj post komuna kun Germanio invado de Sovetunio al Pollando en 1939. Tamen aprile 1943 Josif Stalin rompis diplomatiajn rilatojn kun la pola registaro en ekzilo. Tion kaŭzis postulo de Sikorski por ke la internacia Ruĝa Kruco esploru la masakron de Katin. Władysław Sikorski pereis la 4-an de julio 1943 en mistera katastrofo de aviadilo, kiu frakasiĝis tuj post starto de aviadilejo en Ĝibraltaro, kio okazis en ĝis nun ne klarigitaj cirkonstancoj.