Władysław Syrokomla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Władysław Syrokomla propra nomo estas Ludwik Władysław Fraciszek Kondratowicz (29-an de septembro 1823 - 15-an de septembro 1862) - belorusa kaj pola poeto, publicisto, kritikisto, tradukisto, etnografo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Devenis el malriĉa nobela familio kun blazono Syrokomla, kies nomon li poste prenis kiel plumnomon. Gepatroj luprenis terojn, kaj pro tio ofte ŝanĝis loĝlokon. En la jaro 1833, ekstudis en lernejo en dominikana lernejo en Njasviĵ, sed en la jaro 1835 registaro fermis la lernejon, kaj knabo finstudis en dominikana lernejo en Navahrudak (1836-1837). Dum la jaroj 1841-1844, por helpi al familio, oficis en njasviĵa biena kancelario. En la jaro 1844, post edziĝo, translokiĝis en luprenita bieno Zaluĉĉa (apud Staŭbci). Tiatempe estis fruktodona periodo en lia kreado. En septembro 1852 transveturis en Vilno, pli proksime al eldonejoj. En aprilo 1853 ekluprenis bienon Barejkaŭŝĉina apud Vilno. Dum 1856-1858 multfoje veturis en Varsovio kaj Poznan (en Prusia reĝolando). Post ĉi tiaj veturadoj je Syrakomla estis establita kaŝobservo. En aprilo de 1861 legis versojn dum patriota manifestacio en Kovno, post kio forveturis en Varsovio, dum reveno el kiu estis arestita kaj enprizonita en Vilno. Estis arestita dum monato, poste estis liberigita sub policia observo. Mortis dum juĝesploro. Estis entombigita en Vilno.

Literatura agado[redakti | redakti fonton]

Debutis per versaro "Poŝtisto" (1844), laŭ aŭdita en urbo Mir historio. Traduko de ĉi tia verso en rusa lingvo per poeto L. Trefolev, fariĝis fama en Rusio kanto. Verkis plej ofte en pola lingvo. En siaj verkoj plejofte bildis vivo en Belorusio, lia historio. El beloruslingvaj verkoj konservis nur du: verso "Bonaj novaĵoj" (1848), kaj lirika miniaturo "Jam birdoj kantas ĉiuiloke" (1861). Aŭtoro de regionografiaj eseoj "Vojaĝoj tra miaj eksaj loĝlokoj" (1853), "Minsko" (1857), Njoman de riverfonto ĝis enfluejo" (1861), "Kurta esploro de lingvo kaj karaktero de rusinoj de Minska provincio" (1856), prilaboroj de belorusaj popolaj fabeloj.

literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Цвірка К. слова пра Сыракомлю. Мн., 1975ю
  • Мархель У. Лірнік вясковы. Мн., 1983.
  • Мархель У. Вяшчун славы і волі: Уладзіслаў Сыракомля. - Мн., 1989.
  • БП, т. 5.

ЭГБ, т. 6-1.

  • Маракоў Л. У. Рэпрэсаваныя літаратары, навукоўцы, работнікі асветы, грамадскія і культурныя дзеячы Беларусі, 1794-1991. Энц. даведнік. У 10 т. Т. 2. - Мн., 2003. ISBN 975-6374-04-9