W. C. Fields

El Vikipedio, la libera enciklopedio

W. C. Fields (naskiĝis je la 29-a de januaro 1880, mortis je la 25-a de decembro 1946) estis usona komediisto kaj aktoro. Fields kreis grandan usonan komikan figuron, unu el la plej grandaj de la unua duono de la 20-a jarcentomizantropo kiu ŝanceliĝis ĉe la rando de la arlekeneco, egoisto blinda al sia propra fiaskado, ĉarma ebriulo, kaj viro kiu malamikis al infanoj, hundoj kaj virinoj, krom se ili estis la malĝusta tipo de virinoj.

Naskita kun la nomo William Claude DUKENFIELD, Fields fuĝis el hejmo je la aĝo de 11 kaj envenis vodevilon. De la aĝo de 21 li vojaĝis kun komedia ĵongla prezentaĵo, iĝante frapliniano, en kaj Norda Ameriko kaj Eŭropo. En 1906 li debutis ĉe Broadway en la muzika komedio The Ham Tree, en kontrakto kun impresario Flo Ziegfeld.

Kiel multaj vodevilanoj, Fields laboris en silentaj filmoj kaj unubobenaj filmoj, sed grandan teatran famon li unue atingis en 1923 en la Broadway-muzikalo Poppy, kie li perfektigis sian karakterprezenton kiel afablaĉa, fiaskanta trompisto. Fields pli malfrue aperis en parolantaj plenlongaj filmoj kaj mallongaj filmaĵoj, inkluzive de It's a Gift (Ĝi Estas Donacaĵo) en la 1934.

Fields havis pasion por neprobablaj nomoj kaj multaj de liaj karakteroj havis ilin. Ĉar li ofte ankaŭ verkis la scenarojn de siaj filmoj, la rololistoj ofte inkluzivas tre nekutimajn nomojn.

Li ankaŭ ludis la rolon de Mr. MICAWBER en filmo laŭ libro de Charles Dickens David Copperfield (David Copperfield de MGM, kiun reĝisoris George Cukor en 1935. La scenejan rolon, kiu famigis lin, Fields rekreis en versio de "Poppy" por la filmfirmao Paramount Studios, en kiu Richard Cromwell ludis la aspiranton por la mano de la filino de Fields, Rochelle Hudson.

Malsano, kiu malpliboniĝis pro lia ekscesa drinkado, haltigis la filman laboron de Fields por iom da tempo, sed 1938 li faris revenaĵon interŝanĝante insultojn kun pupo de la ventroparolisto Charlie Mccarthy en radio. En 1940 li faris My Little Chickadee kun Mae WEST, eble lia plej bone rememorata rolo, kaj samjare ankaŭ The Bank Dick.

En fina ironio, W. C. FIELDS mortis je la sola festotago, kiun li, laŭ sia aserto, malestimis: Kristnasko Tago. Li estis entombigita en Glendale, Kalifornio.

Inter pluraj aliaj ankaŭ lia amorantino, Carlotta MONTI, kronikigis la vivon de la fama aktoro en sia libro W. C. Fields and Me (W. C. Fields kaj mi). Ŝia libro estis filmigita sub la sama nomo en 1976.

Citaĵoj

Estas citaĵoj de Fields en Vikicitaro. Jen kelkaj tradukitaj:

  • Ĉi tie ripozas W. C. Fields. Mi preferus vivi en Filadelfio. (Onidira propono por propra epitafo)
  • Iam en la sovaĝejoj de Afganio mi perdis mian korktirilon, kaj ni devis vivi de nuraj manĝaĵo kaj akvo dum pluraj tagoj.
  • Kiu ajn malamas infanojn kaj hundojn, ne povas esti vera malbonulo.
  • Mi ne ŝatas akvon. Fiŝoj faras naŭzajn aferojn en ĝi.
  • Riĉulo estas nur malriĉulo kun mono.
  • Mi estas libera de antaŭjuĝoj. Mi malamas ĉiujn egale.
  • Pli da homoj freneziĝas pro religia histerio ol pro alkoholo.
  • Fiulo prenis la korkon de mia tagmanĝo.
  • Kiu kanajlo metis ananasan sukon en mian ananasan sukon?
  • La mondo estas tiom danĝera, ke nur kun multe da bonŝanco oni eskapas ĝin viva.
  • Ne zorgu pri via koro -- ĝi eltenos dum via tuta vivo.
  • Hollywood estas ora krono sur dento, kiun necesis elŝiri antaŭ jaroj.
  • Mi ŝatas ŝtelistojn. Kelkaj el miaj plej bonaj amikoj estas ŝtelistoj. Kaj lastan semajnon mi eĉ invitis la prezidanton de la banko al vespermanĝo.

Eksteraj ligiloj