W. Desmond Hackett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dez Hackett

W. Desmond (Dez) Hackett, naskiĝis en Edmontono (Alberto), en 1916, kaj transloĝiĝis al Toronto (Ontario) en 1918. Li lernis Esperanton el malgranda gramatiko de J.J.Sussmuth dum la dua mondmilito, kiam li deĵoris ĉe radara taĉmento en norda Novlando.

Reveninte al Toronto post la milito, Dez serĉis, kaj trovis aliajn esperantistojn. Ili elektis lin sekretarion de la Esperanto-Klubo de Toronto, pro tio ke li povis tajpi (kaj sendube ankaŭ pro aliaj kaŭzoj). Per senlaca agado tra la 50aj jaroj kaj eldonado de la unua postmilita Esperanto-bulteno en Kanado, li iniciatis la refondon de la Kanada Esperanto-Asocio, kiu estis malaperinta komence de la dua mondmilito, kaj fariĝis ĝia unua sekretario (1958-61 kaj poste 1963-64) kaj dua vicprezidanto (1962-). Dum tri jardekoj li servis kiel unua ĉefdelegito kaj peranto de Universala Esperanto-Asocio en Kanado. Pro lia longjara servado al la Kanada Esperanto-movado Dez elektiĝis Honora Membro de KEA en 1994. Li mortis la 21-an de januaro 2007 en Toronto.