William John Downes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el W. J. Downes)
William John Downes
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1892 (1892-03-19)
Morto 29-an de decembro 1987 (1987-12-29) (95-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto • teologo • pastro • universitata instruisto
vdr

William John DOWNES (naskiĝis la 19-an de marto 1892,[1] mortis la 29-an de decembro 1987 en Kembriĝo) estis angla kongregaciisma pastro, membro de la Akademio de Esperanto de post 1950, aktiva instruisto kaj kontribuinto al Kristana Esperantista Ligo Internacia.

Profesie li pasigis 35 jarojn kiel profesoro pri mondreligioj kaj la bibliaj lingvoj (precipe la hebrea, aramea kaj malnovgreka) ĉe la Universitato de Bristolo, kie li ankaŭ estis administristo de la kongregaciisma teologia Okcidenta Kolegio de la universitato. Sian fakan scion li uzis por traduki la Apokrifajn Librojn de la Biblio en Esperanton (la tradukoj aperis en Dia Regno) kaj la "Hajdelbergan Kateĥismon"[1] de la kalvinisma reformita Eklezio. Li ankaŭ tradukis kaj originale verkis himnojn, estis kunredaktoro de la esperantlingva himnaro Adoru kantante 1971, ofte gvidis Esperantajn ĥorojn kaj estis populara predikanto ĉe internaciaj kongresoj. Dum 20 jaroj li estis sekretario de la korespondaj kursoj de Brita Esperanto-Asocio; preskaŭ same longe li estis ekzamenisto pri Esperanto ĉe la Reĝa Societo de la Artoj. Liaj spertoj rezultigis la lernolibron Esperanto, The International language (1982).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]