WSJT (amatora radio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

WSJT (Weak Signal communications, malfortaj signaloj komunikado, programita de Joe Taylor) estas softvaro por amatora radio por komunikado per malfortaj signaloj.

Ĝi estis evoluita de la radioamatoro kaj Nobel-premiito Profesoro Joseph Hooton Taylor Jr.. Lia radioamatora voksigno estas K1JT. La unua versio de la programo aperis en 2001.

La programversio FSK441 estis evoluigita por tre rapida komunikado per meteora reflektado, angle Meteorscatter. Ĝi uzas la tre mallongajn "ping"-ojn, kiuj okazas per reflektado de radiosignaloj je meteoraj ionigitaj pasadoj en alteco de ĉ. 100 km. Ilia daŭro estas inter 10 ĝis kelkaj 100 milisekundoj. Kontaktoj eblas je distancoj de 800 ĝis 2200 km je la bendoj 50 MHz kaj 144 MHz.

La programversio JT65 estis evoluigita por ricevado de tre malfortaj signaloj kun relative konstanta signalo. Per ĝi oni povas ricevi signalojn kun forteco 10 dB sub la forteco de tre malforta morsa signalo.

Ĝi estas uzata i.a. por kontaktoj uzantaj la lunon kiel reflektilo. Oni ne plu bezonas tre kostajn staciojn kaj grandegajn antenojn.

En la programversio JT65A estas specialaĵo, kiu helpas je ricevado de ekstreme malfortaj signaloj, la t.n. modo "profunda serĉado", angle "deep-search-mode". En tiu modo la ricevitaj signaloj estas komparataj kun tekstoj, kiuj estas stokitaj en datumaro "call3.txt". La programo komparas ricevitajn datojn kun la stokitaj tekstoj kaj se simileco ekzistas, tiu teksto estas legita. Tiu funkcio plibonigas la sensivecon plie per ĉ. 3 dB.

Rimarko: la sekvanta truko povus esti utila por esperantistaj radioamatoroj: oni povus stoki tekston "Esperanto" en la datumaro call3.txt. Se iu stacio elsendas tiun vorton, ĝi estos dekodigita eĉ se treege malforta. La programo funkcias aŭtomate dum horoj. Tial la ricevanto ne devas daŭre atenti. Post horoj li nur devas legi la listigitajn rezultojn, do la voksignojn, kiuj sendis la vorton Esperanto.

La programo ne taŭgas por komfortaj longaj babiladoj. Sed oni ja povus aranĝi skedojn.

Preciza tempo[redakti | redakti fonton]

La programo bezonas ekzakte precizan tempon. Sendado devas komenci ekzakte je la komenco de minuto. Oni povas elŝuti programon "Dimension4", kiu agordas la tempon de la komputilo al la ekzakta tempo.

Frekvencoj[redakti | redakti fonton]

Frekvencoj por JT65-HF estas:

  • 3,576 MHz
  • 7,039 MHz
  • 14,076 MHz
  • 21,076 MHz
  • 28,076 MHz

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Wolf-Dietmar Pollert, DK9ZY "konektoj uzante la lunon per WSJT", CQDL 2/2014 p. 44 - 45, en germana

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

WSPR

WSPR-x