Waarschoot
El Vikipedio
| Mapo de la municipoj en la provinco |
|---|
![]() |
| Bazaj informoj |
| provinco: Orienta Flandrio |
| geografia situo: 51°10’N; 3°37’E Mapo |
| areo: 22,49 km² |
| loĝantoj: 7.895 (2004-07-01) |
| loĝdenso: 351 loĝantoj/km² |
| horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
| poŝtkodo: 9950 |
Waarschoot (nederlande: [VA:Rsĥo:t]) estas municipo en Belgio.
Historio [redakti]
La unua trovita mencio de la loknomo Wascot venas el la jaro 1244. Tiu nomo havas ĝermanan originon kaj signifas arbarkovrita sablejo kiu superas marĉan ĉirkaŭaĵon.
En 1244 jam estis sufiĉe da enloĝantoj tiel ke oni starigis paroĥon.
La popolo plejofte laboris en terkultivado sed en la 18-a jarcento ekestis la hejmaj teksejoj. Poste oni industriigis tion kaj la fabrikoj bezonis pli kaj pli da laborantoj. Male en 1981 oni fermis la lastan tian fabrikon.
|
||||||

