Wade-Giles
Wades-Giles estas la ĉefa sistemo uzata de la anglalingvanoj por transskribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la tradiciaj ĉinaj skribsignoj.
Enhavo |
[redakti] Inventisto de la Wade-Giles metodo
La inventisto de la Wade-Giles metodo estis Thomas Wade en la 19-a jarcento, Herbert Giles baze de la metodo en 1912 verkis ĉinan-anglan vortaron, kiu tre konatiĝis. La metodo en la 20-a jarcento iĝis grava ilo en la komunikado inter ĉinoj kaj anglalingvanoj, sed ankaŭ alilingvaj neĉinoj. Tamen ĝi ne estis universale uzata: ekzemple la franclingvanoj uzis alian sistemon.
[redakti] Nova sistemo de ĉina registaro ekde 1958
En 1958 la ĉina registaro mem enkondukis kaj oficialigis alian plian sistemon , nomatan pinjino - (Pinyin, - hànyu pīnyīn) - kaj pli kaj pli oni emas sekvi ties transkribadon, kvankam la pinjina sistemo ofte konfuzigas okcidentulojn nespertajn pri la ĉina lingvo.
[redakti] Sistemo de Tajvano
Tajvano uzas alian fonetikan sistemon, nomatan Bopomofon.
[redakti] Vidu ankaŭ pri Wade-Giles
En eksteraj ligiloj oni trovas helpilon pri la sistemo Wade-Giles. La helpilo klarigas kaj diferencigas inter la du sistemoj Wade-Giles kaj pinjino. Bonas koni ambaŭ sistemojn - aparte legante malnovajn anglalingvajn librojn pri Ĉinio kaj la ĉinlingva kulturo.
[redakti] Vidu ankaŭ
- norma ĉina lingvo pri la lingvo Putonghua- Pǔtōnghuà.
- hànyu pīnyīn pri prononco
- Esperantigo de vortoj el ĉina fonto - tre grava helpilo
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Libera vortaro Pinjin - Malferma vortaro ĉina-Esperanto - (cídiǎn)
- helpo pri Wade-Giles germane
- aŭdado-tabelo hànyu pīnyīngermane hànyu pīnyīnfrance wàiyǔ péixùnbān; yǔyánbān