Waffen-SS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo kaj flago de SS kaj Waffen-SS
divizio „Das Reich“ de Waffen-SS, Rusio 1942

La Waffen-SS (Germana vorto por "Armita SS") estis la milita fako de la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS, grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler. Waffen-SS funkciis dum la Dua Mondmilito. Ĝi kreskis de tri regimentoj al pli ol 38 divizioj, kaj servis apud la kutima armeo de Nazia Germanio (Wehrmacht Heer), sed neniam estis oficiale parto de ĝi, laŭ la volo de Adolf Hitler. Li volis ke ĝi restu kiel fako de la NSDAP kaj estiĝi supera policaro post la fino de la Dua Mondmilito.[1] Estante parto de la organizaĵo SS, ĝi estis regita de ties gvidanto Heinrich Himmler.

Notoj kaj referencoj

  1. Gerald Reitlinger (1989): The SS: Alibi of a Nation - 1922–1945, eldonejo Da Capo Press, ISBN 978-0-306-80351-2, paĝo 84.