Waimanu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La prapingveno de la Paleoceno nome Waimanu similis al kolimboj en kelkaj aspektoj de siaj kapo kaj beko, sed ĝi estis jam neflugaj kaj uzis siajn piedojn por kondukado pli ol por elpelado

Waimanu estas genro de fruaj pingvenoj kiuj vivis tuj post la Amasformorto de Kretaceo–Paleogeno. Ties malkovro helpis elteni la ideon ke la radiado de Neoaves (inklude plej modernajn birdojn) ĉu okazis antaŭ la formorto de la dinosaŭroj, aŭ devis esti tre rapida en geologiaj terminoj. Studoj pere de DNA, ekz., tiu etenda fare de Hackett kaj kolegoj, ŝajne indikas tion lastan.[1] Dum ĝi estis tre frua membro de la sfeniskoformaj (la ordo kiu inkludas modernajn pingvenojn), Waimanu estis neflugaj kiel ĉiuj modernaj pingvenoj. Kvankam ties flugilaj ostoj ne montras la esktreman specializon kiun modernaj pingvenoj havas por akva vivostilo, ĝi ŝajnas adaptitaj al flugilpela plonĝado, kaj povus esti simila al nefluga kolimbo laŭ korpoformo kaj eble al Granda aŭko laŭ movomaniero. Analizoj pere de sekvencoj de DNA kaj de anatomio indikas proksiman rilaton de pingvenoj kaj kolimboj, el kiuj stirpoj la unua specialiĝas por flugilpela dum la lasta por piedpela plonĝado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hackett, S.J. et al., (2008). "A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History." Science, 230(27): .